mikrodistrikto en Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Kopitovo (ruse Копытова, foje ankaŭ Копытово) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).
Kopitovo (Копытова) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Копытова | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Turo |
Situo | Kopitovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 7.306″ N 65° 42′ 39.146″ O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625014 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Norde kaj oriente Kopitovo limas al rivero Turo, sude al ĉirkaŭurba ŝoseo kaj sud-oriente al mikrodistrikto Antipino.
Ĝi situas ĉe lago de golfo de rivero Turo, kiu meze de la 19-a jarcento nomiĝis Kurja (ruse Курья).
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (91%)[1].
2002[1] | - | - | - | - | - | - | - | - |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
247 | - | - | - | - | - | - | - | - |
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 23 kortoj, en kiuj loĝis 60 viroj kaj 68 inoj. Vilaĝanoj kultivis 90 desjatinojn (98,3 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 70 ĉevalojn, 70 bovinojn, 90 ŝafojn, 40 kaprojn kaj 50 porkojn[2]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, kaptado de fiŝoj kaj birdoj, faris bastomatojn, brustorimenojn por ĉevalaj ĉirkaŭkoloj, vendadis fojnon, brullignon, arboŝelojn por pritraktado de ledoj, faris etskale jufton kaj komercis etskale[3].
La vilaĝo apartenis al la paroĥo de la preĝejo de la Savinto (Tjumeno).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.