anarkiisma movado From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭleĝismo estas tendenco kaj filozofio ene de anarkiismo kiu disvolviĝis ĉefe en Francio, Italio, Belgio, kaj Svisio dum la komencaj 1900-aj jaroj kiel elkreskaĵo de individuisma anarkiismo.[1][2] La Kontraŭleĝistoj malferme adoptis krimemon kiel vivostilo.
Kontraŭleĝismo aperis ĉe generacio de eŭropanoj inspirita de agado de la 1890-aj jaroj, dum kiu Ravachol, Émile Henry, Auguste Vaillant, kaj Caserio faris krimojn en profito de anarkiismo, laŭ tio kio estas konata kiel propagando pro agado.
Influitaj de la egoismaj teorioj de la pensulo Max Stirner,[3] la Kontraŭleĝistoj en Francio apartiĝis el anarkiistoj kiaj Clément Duval kaj Marius Jacob kiu justigis ŝteladon per teorio de la reprise individuelle (en Esperanto: individua reklamado). Anstataŭe, la Kontraŭleĝistoj argumentis ke iliaj agadoj ne postulis moralan bazon - kontraŭleĝaj agoj estis konsiderataj ne en la nomo de pli alta idealo, sed cele de propraj deziroj. "En Parizo, tiu etoso estis centrita al ĉiusemajna gazeto, nome L’Anarchie kaj al Causeries Populaires (nome regulaj diskutgrupoj kunside en kelkaj diversaj lokoj en kaj ĉe la ĉefurbo ĉiusemajne), ambaŭ el kiuj estis fonditaj de Albert Libertad kaj liaj kunuloj".[4]
Proponantoj kaj aktivuloj de tiu taktiko inter aliaj estis Johann Most, Luigi Galleani, Victor Serge, kaj Severino Di Giovanni. "En Argentino, tiuj tendencoj floris je la fino de la 20-aj kaj dum la 30-aj, jaroj de akra subpremado kaj de malgrandiĝo de la iama pova laborista movado –tio estis malespero, kvankam heroa, de dekadenca movado."[5]
En Francio la Bando de Bonnot estis la plej fama grupo kiu aliĝis al Kontraŭleĝismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.