Kontraŭforto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭforto aŭ murapogilo estas arkitektura strukturo konstruita subteni, apogi aŭ plifortigi la muron. Murapogiloj estas sufiĉe oftaj ĉe pli praaj konstruaĵoj, kiel rimedo por doni subtenon por agi kontraŭ la lateralaj (flankaj) fortoj ekestantaj el la tegmento-strukturoj sen adekvata interkonektado.
Ĝi estas ankaŭ centra konstrua kaj forma elemento de gotika katedralo.[1] Ĝi konsistas el apogpilastroj kaj eventuale apogarkoj. La konstruo de kontraŭforto celis forkonduki la volban ŝovoforton kaj la ventŝarĝon de la meza navo de Baziliko kaj de la ĥorejo ĉe la ĥorĉirkaŭirejo.
La kontraŭforto estas krom krucoripa volbo kaj pintarko unu el la tri popularaj stilaj distingiloj de gotikaj preĝejoj. Nuntempe oni klarigas ĝian ekeston aparte per la evoluo de la interno, kiu signifis la anstataŭadon de masivaj muraj per tralumbeblaj fenestraj facoj.
- La 12-a jarcento de la nordfranca frua gotiko estas rigardebla kiel tiu de la elprovado de la konstruteĥniko. Esence temas pri tio, kiel eble plej bone arĥitekto povas agi kontraŭ la volbopremo sur la altajn navomurojn je kreska altpremo de la spaca interno. [...] La specife gotika solvo estas, ke ĉiuj apogaj punktoj por la muro estas metitaj eksteren, [...] La teĥnika aparato, kiun la gotiko malvolvis por tio, nomiĝas <kontraŭforto>. [...] La historio de la malferma apogarko klare instruas, ke unue la ideo de la gotika spacinterno al si atingis respekton, nur poste estis konsultata la konstruteĥniko, por doni al la katedrala halo la necesan materialan stabilecon ekde ekstere.[2]
El la „necesa materiala stabileco“ evoluis en la 13-a jarcento variaj artaj elformaĵoj. Ekestis spaciostrukturo, kiu „ kundifinas la efikon de la ekstera konstruo de la katedralo“[2], kiu „ĉirkaŭmantelas la kernan konstruaĵon kiel travidebla kovro.“[3]
Laŭ Francisko Azorín Forto estas Ĉiu kaŭzo kapabla ŝanĝi la movan staton de korpo.[4] Li indikas etimologion el latina fortia (forto),[5] kaj li aldonas teknikajn terminojn kia kontraŭforto por forto kontraŭstaranta alian; pilastro, masonaĵo starigita kontraŭ puŝon de alia konstruelemento.[6]