From Wikipedia, the free encyclopedia
Contrapposto estas itallingva termino, esperantigebla kiel kontraposto, kiu signifas kontraŭpozon. Ĝi estas uzata en vidaj artoj por priskribi homan figuron starantan havante plej el sia pezo sur unu piedo tiele ke ties ŝultroj kaj brakoj turniĝas laŭ akso el koksoj kaj kruroj. Tio havigas al la figuro pli dinamisman, aŭ alternative trankvilan aspekton. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por referenci multoblajn figurojn kiuj estas en kontraŭpozo (aŭ mala pozo) unu rilate al alia. Ĝi povas krome aludi al la streĉiĝo kiam figuro ŝanĝas la pozicion el ripozo sur unu kruro al piedirado aŭ al kurado sur ĝi. La kruro kiu eltenas la pezon de la korpo estas konata kiel engaĝita kruro, dum la nefunkcianta kruro estas konata kiel libera kruro.[1] Contrapposto estas malpli emfaza ol la pli kurba figuro S.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.