Konstanteno la Granda
Romia imperiestro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Konstanteno[1] la Granda, aŭ Konstantino (latine Flavius Valerius Aurelius Constantinus Augustus[2], antikve-greke Κωνστᾰντῖνος ὁ Μέγᾰς, Kōnstantînos ho Mégas; n. 27-an de februaro ĉirkaŭ 272[3] en Naissus, Ilirio (moderne Niš, Serbio); m. 22-an de majo 337) konata ankaŭ kiel Konstanteno la 1-a aŭ eĉ Sankta Konstanteno,[4] estis imperiestro de la romia imperio dum 306 aŭ 324-337.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konstantino |
Konstanteno la Granda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Flavius Valerius Aurelius Constantinus | |||||
Naskonomo | Flavius Constantinus | ||||
Naskiĝo | 27-an de februaro 272 (0272-02-27) en Niŝ, Moesia Superior, Romia Imperio | ||||
Morto | 22-an de majo 337 (0337-05-22) (65-jaraĝa) en Nikomedio, Bithynia et Pontus, Romia Imperio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd | ||||
Religio | kristanismo • Romia religio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Konstantena dinastio vd | ||||
Patro | Konstancio Ĥloro vd | ||||
Patrino | Helena de Konstantinopolo vd | ||||
Gefratoj | Flavia Julia Konstantia • Eutropia • Anastasia • Julius Constantius • Flavius Dalmatius • Flavius Hannibalianus vd | ||||
Edz(in)o | Minervina (en) Faŭsta vd | ||||
Infanoj | Crispus • Constantina • Constans • Konstanteno la 2-a • Konstancio la 2-a • Helena vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto suvereno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Debates of Constantine vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konstanteno estis la filo de Konstancio Ĥloro, romiarmea oficiro, kaj de lia edzino Helena. Lia patro iĝis Caesar, nome deputita imperiestro en okcidento en 293. Konstanteno estis sendita orienten, kie li altiĝis al rango de milita tribuno sub la imperiestroj Diokleciano kaj Galerio. En 305, Konstanteno estis altigita al rango de Augustus, maljuna okcidenta imperiestro, kaj Konstanteno estis realvokita okcidenten por kampanji kun sia patro en Britannia. Aklamita kiel imperiestro fare de la armeo ĉe Eburacum (Jorko) post la morto de sia patro en 306, Konstanteno aperis triumfe en serio de enlandaj militoj kontraŭ la imperiestroj Maksentio kaj Licinio ĝis iĝi ununura reganto kaj de okcidento kaj de oriento ĉirkaŭ 324.
Kiel imperiestro, Konstanteno realigis multajn administrajn, financajn, sociajn, kaj armeajn reformojn por fortigi la imperion. La registaro estis restrukturita kaj la civila kaj la armea aŭtoritatoj disiĝis. Nova monero, la solido, estis lanĉita por kontraŭbatali inflacion. Ĝi iĝus la normo por bizancaj kaj eŭropaj valutoj dum pli ol mil jaroj. La estis la unua romia imperiestro kiu postulis konvertiĝon al kristanismo.[5] Konstanteno ludis influan rolon en la proklamo de la Edikto de Milano, kiu dekretis toleremon por kristanismo en la imperio. Li vokis la Unuan koncilion de Niceo en 325, ĉe kiuj La Kredo Nicea estis konfesita fare de kristanoj. En armeaj aferoj, la romia armeo estis reorganizita por konsisti el mobilkampunuoj kaj garnizonsoldatoj kapablaj je kontraŭatakado al internaj minacoj kaj al barbaraj invadoj. Konstanteno plenumis sukcesajn kampanjojn kontraŭ la triboj ĉe la romiaj limoj — la Frankoj, la Alemanoj, la Gotoj, kaj la Sarmatoj — eĉ transloĝigante teritoriojn prirezignitajn fare de liaj antaŭuloj dum la tumulto de la antaŭa jarcento.
La regotempo de Konstanteno markis klaran epokon en la historio de la Romia Imperio.[6] Li konstruis novan imperian loĝejon en Bizanco kaj nomis ĝin Nova Romo. Tamen, en la honoro de Konstanteno, la romianoj nomis ĝin Konstantinopolo, kiu poste estos la ĉefurbo de kio nun estas konata kiel la Orientromia Imperio dum almenaŭ unu jarmilo. Pro tio, li estas konsiderita kiel la fondinto de la Orientromia Imperio. Lia pli tuja politika heredaĵo estis ke, en lasado de la imperio al liaj filoj, li anstataŭigis la dioklecianan tetrarkion per la principo de dinastia sinsekvo. Lia reputacio prosperis dum la vivdaŭro de liaj filoj kaj jarcentojn post lia regado. La mezepoka eklezio konfirmis lin kiel modela virtulo dum laikaj regantoj alvokis lin kiel prototipo, punkto de referenco, kaj la simbolo de imperia legitimeco kaj identeco.[7] Komenciĝante kun la renesanco, ekzistis pli kritikaj taksoj de lia regado pro la reeltrovaĵo de kontraŭ-konstantenaj fontoj. Kritikistoj portretis lin kiel despota tirano. Tendencoj en moderna kaj lastatempa studaro provis balanci la ekstremaĵojn de antaŭaj studoj.
Li iel leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon al Bizanco — Konstantinopolo, helene "Konstanteno-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo. Ankaŭ la rumana urbo Constanţa ricevis sian nomon honore al li.