Konfuceo
ĉina instruisto, redaktisto, politikisto kaj filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Konfuceo (latine Confucius, latinigo de la ĉina nomo Kǒngfūzǐ (孔夫子) [khung fu tsõ], ekzistas pluraj transskribmanieroj) estis grava ĉina instruisto, verkisto, politikisto, kaj filozofo, kies ideoj, nomataj konfuceismo, profunde influis multajn aziajn kulturojn. Li influis la ĉinan socion per sia penso ĝis la nuna jarcento.
Konfuceo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
孔子 孔夫子 | ||
Naskonomo | 孔丘 | |
Naskiĝo | en Cjujfu, Lu | |
Morto | 1-an de decembro 2008 (2008-12-01) en Si River, Lu | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Tombo | Kong Lin vd | |
Religio | Konfuceismo vd | |
Lingvoj | Malnova ĉina • ĉina vd | |
Ŝtataneco | Lu (en) vd | |
Familio | ||
Patro | Shu-liang He (en) vd | |
Patrino | Yan Zhengzai (en) vd | |
Gefratoj | Meng Pi (en) vd | |
Edz(in)o | Qiguan Shi (en) vd | |
Infanoj | Kong Li (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo instruisto verkisto vd | |
Laborkampo | Filozofio, socia filozofio kaj etiko vd | |
Aktiva en | Lu vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Analektoj de Konfuceo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Certe konataj historiaj faktoj pri Konfuceo estas malmultaj. Verŝajne li estis pli juna samtempano de Laozio, vivanta dum la jaroj 551–479 a.K. (nome Printempa kaj Aŭtuna periodoj). Laŭ la tradicio, Konfuceo naskiĝis en la ĉina ŝtato Lu kiel filo en malriĉa nobela familio, ĵus fuĝinta el la ŝtato Song. Kiam li havis tri jarojn, liaj gepatroj mortis, kaj li pasigis siajn infanajn jarojn en medio tre malriĉa.
La filozofio de Konfuceo emfazis personan kaj registaran moralecon, bonkonduton ĉe sociaj rilatoj, justecon kaj sincerecon. Liaj anoj konkuris sukcese kun multaj aliaj skoloj dum la epoko de Cent Skoloj de Pensaro nur por esti subpremitaj en favoro de la leĝuloj dum la Qin-dinastio. Sekvante la venkon de Dinastio Han super Dinastio Ĉu post la kolapso de Qin, la pensoj de Konfuceo ricevis oficialan sankcion kaj estis plu evoluitaj en sistemon konatan kiel Konfuceismo.
Konfuceo estas tradicie supozita kiel verkinto aŭ redaktinto de multaj el la ĉinaj klasikaj tekstoj inkluzive de ĉio el la Kvin Klasikaĵoj, sed modernaj akademiuloj estas singardaj de atribuado de specifaj asertoj al Konfuceo mem. Aforismoj koncerne lian instruon estis kompilitaj en la Analektoj, sed nur multajn jarojn post lia morto.
La principoj de Konfuceo havis bazon en oftaj ĉinaj tradicio kaj kredo. Li pledis fortan familian lojalecon, praul-adoradon (mortintoj), respekton de aĝestroj fare de iliaj posteuloj kaj de edzoj fare de iliaj edzinoj. Li ankaŭ rekomendis familion kiel bazo por ideala regado. Li adoptis la bonkonatan principon "Ne faru al aliuloj kion vi ne volas ke oni faru al vi mem", frua versio de la Ora Regulo.