Konflikto de la Gazaa Sektoro (2008-2009)
Konflikto en la Gazaa Sektoro dum la jaroj 2008 kaj 2009 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La konflikto de la Gazaa Sektoro de 2008-2009, nomita Operaco Gisplumbo[1] en hebrea מבצע עופרת יצוקה de la israela armeo, estas milita atako ekde aero, tero kaj maro,[2] antaŭigita de kampanjo de elaera bombardado sur la Gazaa Sektoro (Palestino), kiu ekis la 27-a de decembro de 2008 kaj ĉesis la -an de januaro 2009. Ĝi estis direktita kontraŭ celoj kiel infrastrukturo de la organizo Hamas, ĉefe havenoj, ministeriaj sidejoj, policaj oficejoj, armilmagazenoj kaj subteraj tuneloj kiuj interligas la Gazaan Sektoron kun Egiptio.[3][4][5][6] La konflikto estis priskribita kiel la "Masakro de Gazao" (en araba:مجزرة غزة) en granda parto de la araba mondo.[7][8][9][10]
Israelaj fontoj informis, ke la celo de tiu atako estas detrui la "terorisman infrastrukturon" kaj la militan kapablon de Hamas,[11] kiel reago al lanĉado de raketoj kaj pafaĵoj de haŭbizo, kontraŭ civilaj israelaj celoj fare de palestinaj milicanoj: ekde kiam finis militpaŭzo ĝis la komenco de la atako, pli da 200 pafaĵoj falis en Israelon.[11]