Koncilio kvinasesa
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kvinasesa Koncilio (latine Concilium quīnisextum, antikve-greke Πενθέκτη Σῠ́νοδος, Penthéktē Súnodos), aŭ Koncilio en Trulo (latine Concilium in Trullo; el la loko en kiu ĝi plenumiĝis, kiu estis la imperia palaco de Konstantinopolo) estis kristana koncilio en 692.
Rapidaj faktoj sinodo, Komenco ...
Koncilio kvinasesa | ||
---|---|---|
sinodo ![]() | ||
Komenco | 691 vd | |
Fino | 692 vd | |
Antaŭe | Tria koncilio de Konstantinopolo vd | |
Poste | Dua koncilio de Niceo vd | |
Fermi
Rapidaj faktoj
KONCILIO KVINASESA (Quinisextium) | |
“Ekumenaj Koncilioj de la Kristanaj Eklezioj” | |
dato = 692 | |
akceptita = de ortodoksoj | |
antaŭa koncilio = Tria koncilio de Konstantinopolo | |
sinsekva = Dua koncilio de Niceo | |
kunvokita = de Justiniano la 2-a | |
prezidita = de la imperiestro mem | |
partoprenantoj = 215 orientaj episkopoj | |
temoj = preskaŭ ĉiuj disciplinaj | |
apartaĵo = neniam rekonata de la Katolika Eklezio |
Fermi
La aprobitaj dekretoj de tiu koncilio estas taksataj, ĉe kristanoj ortodoksaj, ne kiel nova ekumena koncilio, sed kiel daŭriga komplemento de la dekretoj de la ekumenaj koncilioj de 553 kaj de 680-681, plenumitaj en Konstantinopolo.