sinodo ĉe Romo je 382 de Papo Damaso la 1-a; fiksis la Biblian kanonon en dokumento Decretum Gelasianum From Wikipedia, the free encyclopedia
La Koncilio de Romo (382) estas tiu havigita en 382 de papo Damaso la 1-a en kiu partoprenis klerikaj oficistoj kaj teologoj de la Katolika Eklezio, precipe italaj, kaj orienta delegitaro.
La antaŭan jaron, imperiestro Teodozio la 1-a estis nomuminta la kandidaton Netarion Ĉefepiskopo de Konstantinopolo, kiu estis eĉ ne jam baptita. Tiu imperia elekto ĵetis en pelmelon la okcidentajn episkopojn kiuj, nekonsentante kun la decido, urĝis komunan koncilion de Oriento kaj Okcidento por indiki kaj rajtigi la posteulon de de la konstantinopola sidejo, kaj tiel la imperiestro, tuj post la fermo de la Unua koncilio de Konstantinopolo en 381, kunvokis la imperiajn episkopojn al nova Koncilio en Konstantinopolo. Preskaŭ ĉiuj episkopoj ĵus partoprenintaj en la antaŭa (381) revenis al Konstantinopolo komence de la somero de (382). Sed ĵus revenintaj al siaj Orientaj sidejoj ili ricevis leteron el la eklezianaro Milano ilin invitantan al granda ĝeneraja koncilio en Romo. Sed la klerikaro de Oriento respondis ke la peno pro nova pli longa vojaĝo post la ĵusaj du malpermesos al ili konsenti kun la invito, kaj decidis sendi delegitaron, kiu realiĝis en la episkopoj: Siriako, Eŭsebio kaj Prisciano, portantaj leteron al papo Damaso. En la koncilio partoprenis, kun aliaj okcidentaj episkopoj, ankaŭ Ambrozio de Milano.
Neniu formala informo transdoniĝis pri la laboroj de tiu koncilio kaj pri decido rilate la aferon Netario. Imperiestro Teodozio la 1-a estis, intertempe, sendinta komisarojn por subteni la dekretojn de siaj konstantinopolaj koncilioj.
Tiu Koncilio de Romo, laŭ nerektaj informoj, decidis :
Pere de De explanatione fidei (letero de papo Damaso al la Koncilio = «Pri ekspliko de la Kredo») oni scias ke estis establite ankaŭ tio:
... sed la Sankta Roma Eklezio estas en la unua posteno kompare kun la aliaj Eklezioj kiel establite ne de konciliaj decidoj, sed ĉar ĝi ricevis la unuarangecon per la vorto de la Sinjoro en la Evangelio... : Sur tiu ŝtono mi konstruos mian Eklezion.
Rektaj dokumentoj pri la aktoj oni ne posedas sed oni opinias ke parto de ili estas entenata en la Decretum Gelasianum (listo de akceptendaj libroj, de post cento da jaroj). [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.