Koncilio de Efezo
ekumena konsilio ĉe Efezo (en nuna Turkio) en junio kaj julio de 431, kunvokita de Bizanca imperiestro Teodozio la 2a; konfirmis la Nicean Kredkonfeson; kondamnis Nestorianismon / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Koncilio de Efezo (antikve-greke Σῠ́νοδος τῆς Ἐφέσου, Súnodos tē̂s Efésou, latine Concilium Ephesīnum) estis koncilio celebrata inter la 22-a de junio kaj la 16-a de julio 431, en Efezo, antikva greka havenurbo, en la nuna Turkio.
Koncilio de Efezo | ||
---|---|---|
sinodo • ekumena koncilio | ||
Komenco | 22-a de junio 0431 vd | |
Fino | 31-a de julio 0431 vd | |
Antaŭe | Unua koncilio de Konstantinopolo vd | |
Poste | Koncilio de Kalcedono vd | |
Koncilio de Efezo | |
---|---|
3-a Ekumena Koncilio | |
Dato | 431 |
Agnoskata de | Katolikoj, Ortodoksuloj, Apostolaj Armenoj kaj Koptoj |
Antaŭa Koncilio | Unua koncilio de Konstantinopolo |
Posta Koncilio | Koncilio de Kalcedono |
Kunvokata de | Imperiestro Teodozio la 2-a |
Prezidata de | Patriarko Cirilo de Aleksandrio |
Partopreno | 200 - 250 |
Ĉeftemo | Nestorianismo |
Kanonoj | 8 |
Ĝi estas konsiderata de la Katolika Eklezio, de la Ortodoksa Eklezio, la Armena Eklezio kaj de la Kopta Eklezio kiel la 3-a Ekumena Koncilio.
Male al la antaŭaj koncilioj kies teologiaj debatoj ĉiam rilatiĝis ĉefe al la unueco de Dio, la koncilio de Efezo ŝanĝis tiun direkton, ĉar ĝi debatis la naturon de Kristo pro la neado de la nestorianoj de la unueco de la naturo de Kristo kaj konsideri ke liaj naturoj, dia kaj homa, ne estis disaj, sed elstarante la homa naturo super la dia, pro kio Maria ne povus esti konsiderata kiel Dipatrino (Theotókos), sed nur kiel "Patrino de Kristo" (Khristotokos), ĉar ŝi akuŝis homon en kiu la dia naturo ankoraŭ ne vivis.