Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj (ruse Содружество непризнанных государств, kies mallongigo СНГ koincidas kun la mallongigo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, de kie ankaŭ la siglo СНГ-2) estas komunumo de kvar fakte sendependaj sed plu neagnoskitaj internacie ŝtatoj en la teritorio de eksa Sovetunio:
Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo | |||||
homa komunumo | |||||
Komenco | 2001 vd | ||||
Sidejo | Orienta Eŭropo | ||||
| |||||
Interkonsento pri fondo de la komunumo estis subskribita en Stepanakert (ĉefurbo de Montara Karabaĥo) dum kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de tiuj kvar respublikoj en 2001.
Ŝtatoj de la komunumo ekzistas jam dum pli ol 10 jaroj, havante ĉiujn specifaĵojn de sendependa ŝtato: armeon, policon, doganon ks. Okazas ankaŭ tiel, ke neagnoskita ŝtato iĝas multrilate pli sukcesa en konstruado de sia ŝtateco, ol la iama metropolio: ekz., en Sud-Osetio kaj Abĥazio, iamaj kartveliaj subŝtatoj, jam sukcese okazis ŝanĝo de prezidentoj sekve de tutpopola baloto, samtempe en Kartvelio mem jam dufoje okazis perfortaj depostenigoj de oficiale elektitaj prezidentoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri politiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |