Supraśl
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Supraśl (Súpraŝl) estas urbo en Podlaĥia provinco en nordorienta Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Supraśl en distrikto Białostocki. Tra la urbo fluas samnoma rivero.
Supraśl | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Supraśla | ||||
Provinco | Podlaĥia provinco | ||||
Distrikto | Distrikto Białostocki | ||||
Komunumo | Komunumo Supraśl | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Koordinatoj | 53° 13′ N, 23° 20′ O (mapo)53.21666666666723.333333333333 | ||||
Areo | 5,68 km² | ||||
Loĝantaro | 4526 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 796,8 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 16-030 | ||||
Telefona antaŭkodo | 85 | ||||
TERYT | 3202602094 | ||||
Estro | Wiktor Grygiencz | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Piłsudskiego 58 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 16-030 | ||||
Telefono de estraro | 85 718-31-65 | ||||
Fakso de estraro | 85 713-15-00 | ||||
Poŝto de estraro | um@suprasl.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.suprasl.com.pl | ||||
En la urbo hejmas unu el nur ses ortodoksaj monaĥejoj (por viroj) en Pollando, la Monaĥejo de la Anunciacio de Supraśl. La Kodekso de Supraśl, la plej malnova slava literaturaĵo en Pollando kaj unu el la plej malnovaj de ĝia speco en la mondo, nomatas laŭ tiu monaĥejo. Ekde la 20a de septembro 2007 ĝi apartenas al la Unesko-programo Memoro de la Mondo.
En 2009, okaze de UK 2009 en Bjalistoko, Supraśl gastigis la 40-an Internacian Infanan Kongreseton[1].
Ekzistas ikonomuzeo[2] kiu gatigas 300 ikonojn, sanktajn objektojn kaj unikajn freskojn. En la muzeo troviĝas daŭra ekspozicio 'Ikonoj en bildoj kaj vortoj' dispersita en 9 ĉambroj kiuj celas prepari la menson de la vizitantoj kompreni la religian, sed ankaŭ la historian kaj moralan karakteron de la ikonoj en la ortodoksa eklezio. La koncepton pripensis la artistikan direktoron de la muzeo de Podlaĥio en Bjalistoko Andrew Lechowski. La aŭtoro de la skripto estis Krystyna Mazuruk. Vizitantoj povas spekti 3 filmojn tie : fari ikonojn, la historio de la Supraśl-monaĥejo kaj ortodoksaj preĝejoj en Podlaĥio[3]. Ekzistas similaj polaj ikonomuzeoj en Varsovio kaj Sanok.
(pola vikipedio) Muzeum Ikon w Supraślu
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.