![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b3/LietuvaPalanga.png/640px-LietuvaPalanga.png&w=640&q=50)
Komunumo Palanga
komunumo en Litovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Palanga estas banloka urba komunumo en la okcidento de Litovio, ĉe la bordo al la balta maro. Ĝi apartenas al la distrikto Klaipėda, kaj estas la ĉefa ferioloko de Litovio. En 2015 en la komunumo konstante vivis 15 379 loĝantoj - dumsomere tamen multoble pli da homoj vivas en Palanga, ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ sezonaj dungitoj de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/af/Duna_vojo_en_Palanga_1.jpg/640px-Duna_vojo_en_Palanga_1.jpg)
Palanga | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Eksa distrikto: | Klaipėda (ĝis julio 2010) |
Urba komunumo: | Palanga |
nombro de loĝantoj: | 15 379 (en 2015) |
Areo: | ĉ. 79 km² |
Internacia telefona prefikso: | (+370) 460 |
Koordinatoj: | 55° 55' norde, 21° 03' oriente |
Ekzistas belaj sablaj plaĝoj, 18 kilometrojn longaj kaj en kelkaj lokoj ĝis 300 metrojn larĝaj, sablaj dunoj tipaj por la bordo de la balta maro, larĝaj pinarbaroj kaj entute netuŝita natura ĉirkaŭaĵo.
Multaj ĉarmaj restoracioj ofertas sian kuirarton – kompreneble multaj litovaj kaj inter ili iuj specialigitaj pri fiŝpladoj, sed ankaŭ italaj kaj ukrainaj, ĉinaj kaj armenaj, turkaj kaj rusaj restoracioj. Ĉiuvespere dum la tri someraj monatoj okazas koncertoj de klasika kaj litovlingva populara muziko, dramaj kaj porinfanaj teatraĵoj – dum la koncertejoj kaj teatroj de la grandaj urboj fermiĝas pro la someraj ferioj, ĉi tie en Palanga dum la grandaj ferioj koncentriĝas preskaŭ ĉiuj artistoj de la lando (iam ankaŭ vizitante la koncertejojn de la aliaj feriocentroj Druskininkai en la laga regiono de suda Litovio, Juodkrantė kaj Nida sur la Kurona duoninsulo proksimume 60 kilometrojn sude de Palanga). Pro tiu denseco de kulturaj eventoj somere en Palanga, la urbo litovlingve havas la kromnomon "vasaros sostinė" – "somera ĉefurbo".
la ĉefa promenejo luksa feria vilao pentraĵovendado stratorande plaĝo fore de la urbocentro
Ene de la komunumo, proksimume 8 kilometrojn norde de la urbocentro de Palanga, ekzistas eta internacia flughaveno kun konektoj interalie al Frankfurto ĉe Majno, Berlino, Kopenhago, Stokholmo, Oslo kaj Malmö.
Al la komunumo apartenas interalie la urbetoj Šventoji, iom pli eta feriourbo 12 kilometrojn norde de la urbo Palanga, kaj Būtingė, 17 kilometrojn norde. En la komunuma vilaĝo Žibininkai 5 kilometrojn oriente de Palanga, kiu jam apartenas al la najbara komunumo Kretinga, ekzistas gastiga komplekso de loka bierfarejo, kiu ofertas multajn restoraciojn, rajdadon kaj multajn eblecojn je ludado.