komunumo de Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Druskininkai estas urbo kaj kuracloko en la sudo de Litovio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Dzukio, 130 kilometrojn sudokcidente de Vilno, proksime al la limo al Belorusio.
Druskininkai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | distrikto Alytus (ĝis julio 2010) |
komunumo: | Druskininkai |
Nombro de loĝantoj: | 13 170 (en 2023) |
areo: | 24 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 313 |
koordinatoj: | 54° 01' norde, 23° 58' oriente |
Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Alytus. Ĝi formas kun ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj la urbeto Ratnyčia memstaran administran komunumon (savivaldybė). En 2023 en la urbo vivis 13 170 loĝantoj sur areo de 24 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 549 loĝantoj/km².
Druskininkai konatas pro sia situo en bela pejzaĝo meze de arbaraj montetoj ĉe la rivero Nemunas. Nordoriente, malmulte ekster la urbo, komenciĝas la Nacia Parko Dzukio. Tuj okcidente troviĝas la lago Druskonis.
Kune kun la banlokoj ĉe la litova bordo de la Balta Maro en la urbaj komunumoj Neringa kaj Palanga, la urbo Druskininkai estas la ĉefa ferioloko de Litovio. Al tio kontribuas la kuraca infrastrukturo (sanatorioj, parkoj ktp.). Tamen nombro da vizitantoj malkreskis post disfalo de Sovetunio, do troveblas ankaŭ malplenaj domoj de eksaj sanatorioj.
En la urbocentro ekzistas muzeo memoranta pri la pentristo kaj komponisto M. K. Čiurlionis, kiu tie naskiĝis kaj certan tempon vivis.
Proksime de la urbo troviĝas:
Inter alie
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.