Distrikto Alytus
historia dividaĵo de Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Distrikto Alytus de la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 estis la plej suda el la dek administraj distriktoj de Litovio. Kvankam ĝi nun sekve ne plu havas administran funkcion, la loĝantoj de Litovio ankaŭ en 2025 ankoraŭ amplekse uzas ĝin en priskriboj kaj referas al ĝi. Ĝia teritorio kovris grandan kvanton de la historia etnologia regiono Dzukio. La distrikta areo estas tre arbaroriĉa kaj apartenas al la plej maldense loĝataj landopartoj. En ĝia teritorio troviĝas la ekologia "Nacia Parko Dzukio", kaj ankaŭ la "Grutas-Parko" (litove Gruto parkas), kiu ekspozicias monumentojn de la pasinta sovetunia epoko, kiuj estis forigitaj de siaj originaj lokoj - iuj nomas tiun parkon la "tombejo de Sovetunio").
Remove ads
Administra disdivido
La Distrikto Alytus disdividiĝis en kvin administraj komunumoj (litove savivaldybės). (loĝantoj laŭ stato januaro 2006)
urba komunumo
- Alytus (69 147)
subdistriktaj komunumoj
- Druskininkai (24 755)
- Alytus (31 777)
- Lazdijai (25 650)
- Varėna (29 465)
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads





