komunumo en Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Molėtai estas subdistrikta komunumo en la oriento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Molėtai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena. La komunumo situas 30 kilometrojn sude de la urbo Utena respektive 63 kilometrojn norde de Vilno. En 2023 en la komunumo vivis 16 732 loĝantoj, el ili en la urbo mem proksimume triono. Al la teritorio apartenas parto de la lago Asveja.
In la regiono de Molėtai, riĉa je arbaroj kaj lagoj, homoj vivis jam almenaŭ ekde 6 000 jaroj. En la historia muzeo de Kaŭno montratas arkeologiaj trovoj ŝtonepokaj de la jaroj 4000 ĝis 2000 a. K. el la komunumaj loĝlokoj Kulionys kaj Vorėnai. Tiuepokaj tombejoj troviĝas en la subkomunumoj Rutėnai kaj Balninkai, kaj en Suginčiai, Kulionys kaj Perkaliai ekzistas antikvaj fortikaĵaj montetoj.
En historiaj dokumentoj Molėtai unuafoje menciiĝas dum la jaro 1387, kiam la litova grandduko Jogaila donacis la urbon al la episkopo de Vilno. Ĉirkaŭ la jaro 1517 konstruiĝis granda bieno (litove dvaras), kadre de kiu funkciis interalie farejoj de biero kaj pli fortaj alkoholaĵoj. Dum 1522 finiĝis konstruo de preĝejo, kaj dum 1539 Molėtai jam nomiĝis urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.