komunumo de Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Komunumo Kėdainiai estas subdistrikta komunumo en la centro de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kėdainiai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. Dum la jaro 2023, la komunumo havis 45 834 loĝantojn, el kiuj proksimume duono vivis en la urbo.
Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.
La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj - la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj.
Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).
Inter la partneraj urboj de Kėdainiai estas
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.