![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Karte_Deidesheim.gif/640px-Karte_Deidesheim.gif&w=640&q=50)
Komunumaro Deidesheim
komunumaro en Rejnlando-Palatinato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Deidesheim - germane Verbandsgemeinde Deidesheim [ferBANTSgemajnde DAJdeshajm] - estas administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Deidesheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 11 825 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
Unuopaj membraj komunumoj
(loĝantoj je la 31a de dezember 2014)[1] |
![]() |
Deidesheim | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
komunumaro | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Bad Dürkheim | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | DÜW | |||||
Oficiala Municipokodo | 073325001 | |||||
Subdivido | 5 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Marion Magin | |||||
Partio de komunumestro | libera balota grupo | |||||
Adreso de la administrejo | Am Bahnhof 5 67146 Deidesheim | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11825 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 25′ N, 8° 11′ O (mapo)49.418.191 | |||||
Areo | 57,02 km² | |||||
La blazono de la komunumaro simboligas du historiajn regintojn: La blanka kruco sur blua fono reprezentas la eklezian regnon Hochstift Speyer (al kiu Deidesheim, Niederkirchen, Forst kaj Ruppertsberg longe apartenis), kaj la ora leono la regnon Palatinato (al kiu apartenis Meckenheim). Krome bildiĝas vinberoj, kiuj atentigas pri la signifo de la vinkultivado por ĉiuj kvin komunumoj.