Komunista partio estas partio, kiu defendas komunismon, kaj baziĝas sur la instruoj de Karl Marx kaj plejofte ankaŭ Lenin. Ne ĉiuj komunistaj partioj uzas la vorton komunista en siaj nomoj. La komunistaj partioj ĝenerale sekvis la tradiciojn bazitajn en la Oktobra Revolucio en Sovetunio. Komunistaj partioj regis en pluraj landoj, kaj ankoraŭ regas en kelkaj. En multaj aliaj landoj, komunistaj partioj estas aŭ estis malpermesitaj.

Martelo kaj falĉilo, simbolo de la komunistaj partioj

Historio

Thumb
Karlo MARKSO (1818-1883)
Thumb
Friedrich Engels (1820-1895)

En la 19-a jarcento oni uzis la esprimon Komunista partioLigo de la komunistoj por la internacia asocio de laboristoj kiun gvidis Marx kaj Engels, kaj kiu eldonis la faman Komunistan Manifeston, ankaŭ konatan kiel Manifesto de la Komunista Partio.

La nuna uzado komenciĝis post la Rusa Revolucio, en 1918, kiam la Bolŝevika partio ŝanĝis sian nomon al Komunista partio (KPSU), kaj favoris la splitiĝon de la revoluciaj aloj de la socialdemokrataj partioj, kiuj ĝenerale alprenis ankaŭ la nomon komunista.

Partioj kun tiu nomo aŭ similaj prenis povon en diversaj landoj en sekvaj jaroj, unue en Mongolio, post la Dua Mondmilito en orienta Eŭropo, kaj poste en Ĉinio, Norda Koreio, Kubo, Vietnamio kaj aliaj landoj.

La nunaj reĝimoj en Ĉinio, VietnamioKubo estas regataj de partio kiuj oficiale nomas sin komunistaj, kvankam estas disputo pri tio ĉu ili (precipe en Ĉinio) rajtas sin ankoraŭ nomi sin tiel.

La diverseco ene de la grupo de komunistaj partioj estas sufiĉe granda. Pro tio, oni povas paroli pri tre diversaj kurentoj:

Komunistaj partioj

Afriko

Sudafriko

Ameriko

Brazilo

Ĉilio

Kanado

Meksiko

Usono

Azio

Barato

Ĉinio

Indonezio

Israelo

Nepalo

Eŭropo

Aŭstrio

Britio

Ĉeĥoslovakio

Finnlando

Francio

Germanio

Hispanio

Hungario

  • 1918.11.24-1919.03.21 Hungaria Partio de la Komunistoj (Kommunisták Magyarországi Pártja, KMP) fondinto Béla Kun
  • 1919.03.21-1919.06.12 Hungara Socialista Partio (Magyarországi Szocialista Párt) fondita kun la socialdemokratoj- reganta partio
  • 1919.06.13-1919.08.01 Hungaria Partio de la Socialistaj-Komunistaj Laboristoj (Szocialista - Kommunista Munkások Magyarországi Pártja) - reganta partio
  • 1919 novembro denove, kaŝe Hungaria Partio de la Komunistoj (''Kommunisták Magyarországi Pártja, KMP'')
    • 1925.04.14-1928 Hungaria Socialista Laborpartio (Magyarországi Szocialista Munkáspárt)
    • 1943.07-1944.09.12 Pacpartio (Békepárt)
  • 1944.10.18-1948.06.12 Partio de Hungaraj Komunistoj (Magyar Kommunisták Pártja) - regis en koalicio
  • 1948.06.13-1956.10.31 Partio de Hungaraj Laboristoj - reganta partio
  • 1956.11.01-1989.10.07 Hungara Socialista Laborista Partio (hungare Magyar Szocialista Munkáspárt, mallongigite MSzMP) - reganta partio
  • 1989- Laborpartio (hungare Munkáspárt, 3-4 procenta partieto)

Italio

Jugoslavio

Nederlando

Portugalio

Rusio

Dissolviĝitaj Komunistaj partioj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.