From Wikipedia, the free encyclopedia
Sub la nomo Kombuĉo en la Okcidento oni komprenas malvarme trinkatan teon, kiu per fermentado de dolĉigita teo, ekzemple verda teo, kun la t.n. kombuĉafungo estas farita. Ĉe kombuĉo ne temas pri unu specio da fungo, sed pri simbiozo de diversaj gistoj (Saccharomyces ludwigii, S. apiculatus-tipoj) kaj acidproduktantaj bakterioj (Acetobacter xylinum kaj A. xylinoides). La gistoj reproduktas sin nur vegete per ŝosado, ili produktas blankecan, gelatenecan tavolon sur la tesurfaco, ĉe kiu ĉiam denove supre sur la malnova estas produktata nova tavolo.
Ĝia saniga efiko jam estas uzata dum jarcentoj. Kombuĉo origine datiĝus el la Ĉina kuirarto, oni diras, ke ĝi jam dum la Qin-Dinastio estis farata. Plej verŝajne estas tamen, ke Kombuĉo vere venas el orienta Eŭropo, eble el Rusio aŭ Pollando, kaj estas invento el la Frua Novepoko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.