Kombinaĵo de 5 okedroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de kvin okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 5 okedroj en dudekedra simetrio Ih. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de kvin okedroj | |
Pliaj nomoj | UC17 W23 |
Speco | Regula pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 30 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 40 trianguloj |
Komponantoj | 5 okedroj |
Kerno | Dudekedro |
Konveksa koverto | Dudek-dekduedro |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | Piritopluredra Th |
Duala | Kombinaĵo de 5 kuboj |
Fermi
Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.
Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel la dudek-dekduedro.
Ĝi komunigas siajn laterojn kaj duonon de triangulaj edroj kun la kombinaĵo de 5 kvar-duon-sesedroj.
Ĝi povas esti konstruita kiel romba tridekedro kun rombo-bazitaj piramidoj adiciitaj al ĉiuj edroj.
Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.