![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/UC12-4_octahedra.png/640px-UC12-4_octahedra.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 4 okedroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de kvar okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 4 okedroj, konsiderataj kiel triangulaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de kvar identaj okedroj, kaj tiam turno de ĉiu per 60 gradoj ĉirkaŭ malsama akso kiu trapasas la centrojn de du kontraŭaj okedraj edroj.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de kvar okedroj | |
Plia nomo | UC12 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 48 |
Edroj | 8+24 trianguloj |
Komponantoj | 4 okedroj |
Konveksa koverto | Neuniforma senpintigita kubo |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla kontraŭprisma D3d |
Fermi