![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/UC46-2_icosahedra.png/640px-UC46-2_icosahedra.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 2 dudekedroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de du dudekedroj estas unuforma pluredra kombinaĵo konsistanta el 2 dudekedroj. Ĝi havas okedran simetrion Oh.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de du dudekedroj | |
Plia nomo | UC46 |
![]() | |
Speco | Unuforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 16+24 trianguloj |
Komponantoj | 2 dudekedroj |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | Piritopluredra Th |
Fermi
La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 16 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en okedraj ebenoj, kaj la aliaj 24 kuŝas en unikaj ebenoj.
La kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel neunuforma senpintigita okedro, havanta malregulajn seslaterojn kun alterne longaj kaj mallongaj lateroj.
![]() |
![]() |
Unuforma senpintigita okedro | Neunuforma senpintigita okedro, kiu havas la saman situon de verticoj kiel ĉi tiu kombinaĵo. |