Kombinaĵo de 20 okedroj kun turna libereco
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de dudek okedroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 okedroj, konsiderataj kiel triangulaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de du kopioj de la kombinaĵo de 10 okedroj UC16, kaj por ĉiu rezultanta paro de okedroj, turno de ĉiu okedro en la paro per egala kaj kontraŭa angulo θ.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de dudek okedroj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC13 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 120 |
Lateroj | 240 |
Edroj | 40+120 trianguloj |
Komponantoj | 20 okedroj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | 6-obla nepropra turnado S6 |
Fermi
Se θ estas 0 aŭ 60 gradoj, la okedroj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 10 okedroj UC16 kaj UC15 respektive. Je certa intera angulo la verticoj koincidas en paroj, kaj rezultiĝas la kombinaĵo de 20 okedroj (sen turna libereco).