Kolombfalko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolombfalko aŭ Kolombofalko (Falco columbarius) estas malgranda specio de la birda familio de Falkedoj el la Norda Hemisfero, nome la plej eta falko videbla en Eŭropo (longas 25–30 cm, havas enverguron de 60–65 cm). Ofte ĝi flugas grundtanĝante por surprizi birdetojn kaj poste postflugi ilin. Ĝi estas rabobirdo iam konata populare kiel kolombakcipitro en Nordameriko,[1] kiu reproduktiĝas en la norda Holarktiso; kelkaj migras al subtropikaj kaj nordaj tropikaj regionoj vintre.
Kolombfalko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco columbarius (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La masklo havas ardezbluan dorson; malhelan, larĝan krucan strion sur la vostofino; malhele rust-ruĝan bruston kun malhelaj striaj makuloj. La femalo estas pli granda, havas malhelbrunan dorson, sur la vosto kremflavajn kaj brunajn krucajn striojn.
La Kolombofalko nestas sur grundo, demetante kvar ovojn en majo.
Tiu specio nestas en Skandinavio, Rusio, Siberio, Kanado kaj migras por pasi vintron en Okcidenta Eŭropo, Centrazio, Usono kaj Centrameriko. Kolombofalkoj de Islando kaj Britio ne migras.