kolegio de Universitato de Oksfordo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolegio Corpus Christi (Krista Korpo) aŭ en angla Corpus Christi College (kompleta kolegia oficiala nomo The President and Scholars of the College of Corpus Christi in the University of Oxford) estas unu el kolegioj de la Universitato Oksfordo en Britio. Fondita en 1517, ĝi estas la 12a plej malnova kolegio en Oksfordo, kun ĉirkaŭkalkulita financa havaĵo de 58 milionoj da pundoj en 2006.[1]
Kolegio Corpus Christi | ||
---|---|---|
kolegio de Universitato de Oksfordo universitata konstruaĵo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1517 | |
fondinto(j) | Richard Foxe vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 45′ 2″ N, 1° 15′ 13″ U (mapo)51.75055556-1.25361111 | |
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
urbo | Oksfordo | |
poŝtkodo | OX1 4JF | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 426 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
La kolegio, situanta ĉe strato Merton inter Kolegio Merton kaj Kolegio Oriel, estas unu el plej malgranda en Oksfordo laŭ studenta populacio, havante ĉirkaŭ 230 subgradanojn kaj 120 gradanojn. Ĝi estas akadema laŭ la oksfordaj standardoj, averaĝe en la supra duono de la universitata neformala ranga sistemo, nome la Tabelo Norrington, en ĵusaj jaroj, kaj nome la dua en 2009-10.[2]
La kolegio havis dumlonge reputacion kiel specializata kaj elstara en Klasikaj Studoj, pro emfazo al tiu fako ekde ties fondo; nuntempe ĝi ricevas pli da studentoj por studi klasikajn ĉiujare ol por ĉiu ajn fako.[3]
La kolegia historia signifo inkludas gravan rolon en la traduko de la Reĝjakoba Biblio. La kolegio estas elstara ankaŭ pro la piliera sunmontrilo de la ĉefa kvadrata korto,[4] konata kiel la Pelikana Sunmontrilo, kiu estis starigita en 1581 fare de Charles Turnbull. Corpus ĵus akiris elstarecon kiam ties teamoj reprezentanta ĝin venkis en la konkurenco University Challenge la 9an de majo 2005 kaj denove la 23an de februaro 2009, kvankam tiu lasta estis poste malkvalifikita.[5]
En ties blazono aperas maldekstre bildo de orkolora pelikano kiu laŭtradicie vundas sian bruston por per sia sango nutri siajn idojn. Tio estas kristana simbolo de kristanismo (memofero de Kristo) kaj de la koncepto krista korpo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.