Kokao (planto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kokao (Erythroxylum coca, de keĉua vorto kuka), ankaŭ kokaarbedo aŭ kokaarbusto, estas specio de plejparte arbustformaj plantoj el la familio Erythroxylaceae kiu devenas de la nord-uesto de Sudameriko. Kiel kultura planto ĝi estas kultivata ankaŭ en Afriko, Barato kaj sur Javo. Kokao estas la plej grava fonto de kokaino, kiu estas grava drogo el la klaso de stimulantoj. Pro enhavo de la drogo la planto ludas gravan rolon en kulturo kaj tradicioj de indiĝenaj popoloj de Andoj.