From Wikipedia, the free encyclopedia
Kogna konduta terapio (KKT) estas psikosocia interveno,[1][2] kiu estas la plej vaste uzata praktiko bazita sur la evidenteco por kuraci psikajn malsanojn.[3] Gvidita per empiriaj enketoj, KKT koncentras sin al la evoluigado de personaj alfrontaj strategioj, kiuj celas solvi nunajn problemojn kaj ŝanĝi malhelpajn kognajn ŝablonojn (ekz., pensojn, kredojn, sintenojn), kondutojn, kaj emocian memregon.[2][4] Ĝi komence estis elpensita por kuracado de deprimo, sed hodiaŭ estas uzata por diversaj aliaj psikaj malsanoj.[5][6]
La KKT-a modelo baziĝas sur kombinaĵo de la bazaj principoj el kondutismo kaj kogna psikologio.[2] Ĝi malsamas al historiaj metodoj de psikoterapio, kiel la psikoanaliza metodo, kie la terapiisto serĉas la nekonscian sencon antaŭ kondutoj kaj formas diagnozon. Anstataŭe, KKT estas "problem-fokusa" kaj "agema," kio signifas, ke ĝi traktas specifajn problemojn rilate al diagnozita psika obstrukco, kaj la rolo de la terapiisto estas asisti la klienton en la trovo kaj praktikado de efikaj strategioj por sin direkti al la difinitaj celoj, kaj malpliigi la simptomojn de la obstrukco.[7] KKT baziĝas sur la kredo, ke kognaj misformoj kaj misadaptaj kondutoj rolas en la evoluigado kaj daŭrigado de psikologiaj obstrukcoj,[3] kaj ke la simptomoj kaj asociita maltrankvileco povas esti malpliseverigitaj per la instruo de novaj lertaĵoj por inform-traktado kaj alfrontado.[1][7][8]
Kompare kun mensoŝanĝaj kuraciloj, metastudoj trovis ke KKT sola estas same efika por kuraci malpli severajn formojn de deprimo kaj anksio, posttraŭmata streĉa obstrukco (PTSO), tikoj, substanca misuzo (krom opiida misuzo), manĝaj obstrukcoj, kaj emocie malstabila personeca perturbo. Ĝi ofte estas rekomendita, kombine kun kuraciloj, por kuraci aliajn malsan-statojn, kiel severan obsedan devigan obstrukcon kaj seriozan deprimon, opiidan misuzon, dupolusan malsanon kaj psikozon.[1] Aldone, KKT estas konsilata kiel la unua rimedo por kuraci la plimulton da psikologiaj obstrukcoj ĉe infanoj kaj adoleskantoj, inklude agreson kaj kondutan obstrukcon.[1][4] Enketantoj trovis, ke aliaj bonfidaj terapiaj intervenoj estis egale efikaj por kuraci malsan-statojn ĉe plenaĝuloj,[9][10] sed KKT estas pli efika por la plimulto da obstrukcoj.[1] Kune kun interpersona psikoterapio (IPT), KKT estas rekomendata en diversaj kuracaj gvidlibroj kiel la preferinda psikosocia kuracilo.[1][11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.