From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kodekso Vatikana 354 (Laŭ Gregory-Aland: S aŭ 028; laŭ Soden: ε 1027) estas manuskripto unciala greklingva kiu entenas la tekstojn de la kvar Evangelioj kanonaj. La kolofono de la kodekso registras la daton 949 (sur la dorso de la folio 234).[1]
MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO | |
“VATIKANA KODEKSO 354” | |
nomo = vatikana kodekso 354 | |
dato = 949 | |
lingvo = greka | |
simbolo = S | |
kategorio = V | |
teksto =la kvara Evangelioj | |
trovita = | |
dimensioj = 36 x 24 cm, du kolumnoj, linioj 21 ĉiukolumne | |
tipo = bizanca teksta tipo |
Tiun kodekson konstituas 235 pergamenaj folioj de 36 x 24 cm, skribitaj dukolumne de 27 linioj.
Krom la kvar Evangelioj, ĝi entenas aliajn dokumentojn, nome la 'Epistula ad Carpianum, kaj κεφαλαια, τιτλοι, rilatantaj al la Eŭsebiaj kanonoj [2] sen tamen ilin registris.[3]
La neagnostikaj tekstoj de Luko 22,43-44, de Johano 5,4, kaj la perikopo de la adultulino (7,53-8.11) estas markitaj per asterisko (※) kiel disputitaj tekstoj.[4]
En Johano 8:01 oni legas “επορευετο επορευθη”.
La kodeksa teksto estas elstara tipo de teksta bizanca tipo. Kurt Aland ĝjn ligis al la kategorio V de la manuskriptoj de la Nova Testamento.
La vatikana 354 prezentas ankaŭ pecon de la agonio de Jesuo, sed informas pri ĝia duba aŭtentikeco
Ĉe la fino de la skribaĵo estas registrita la nomo de la skribisto, monaĥo Mikaeolo, kiu deklaras ke mem ĉion finis “en la monato de marto, tago 5-a, horo 6-a de la jaro 6457”(kio, laŭ la kolofono, koincidas kun la jaro 949)
La manuskripto estis kritike priskribita iniciate de Giuseppe Bianchini[5]. Sekve ĝin ree ekzamenis Birch kaj Konstantin von Tischendorf.
La Kodekso Vatikana 354 estas konservita en la Vatikana Biblioteko (Gr. 354) en Romo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.