vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Knjaĵevo (ruse Княжево) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bogandinska kampara municipo (ruse Богандинское сельское поселение).
Knjaĵevo (Княжево) | |
Княжёво | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Княжево | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Bogandinska kampara municipo |
Ŝoseo | 71А-1701 |
Rivero | Karga |
Situo | Knjaĵevo |
- koordinatoj | 56° 52′ 50″ N 65° 44′ 47″ O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625506 |
ОКТМО | 71644410106 |
OKATO | 71244810002 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Knjaĵevo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Karga, proksimume 24 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno, je supermara alteco 60 metroj. Ĝi situas ĉe okcidenta flanko de la Jalutorovska ŝoseo, apartigita de ĝi per arbaro kaj kvartaloj de vilaĝo Bogandinskij.
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (80%)[1].
La setlejo estis fondita meze de la 18-a jarcento[4] fare de uloj kun familinomo Knjaĵev[5].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 62 kortoj, en kiuj loĝis 144 viroj kaj 171 inoj. Vilaĝanoj kultivis 350 desjatinojn (382 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 150 bovinojn, 150 ŝafojn, 100 porkojn, sed ne havis kaprojn[6]. En la vilaĝo funkciis muelejo kaj vitra fabriko. Loĝantoj okupiĝis pri agrokulturo, ĉasado, kolektado de gudro, kaj hakis arbojn por vendi brullignon al la vitra fabriko[7].
En 1893 en la vilaĝo estis 69 kortoj kaj loĝis 381 homoj. En 1907 malfermiĝis lernejo[2].
En 1919 estis establita Knjaĵeva vilaĝa konsilio (ruse Княжевский сельсовет), al kiu apartenis vilaĝoj Pesjanka, Kiŝtirla, Sabanĉi kaj Aksaraj. La kolĥozo okupiĝis pri terkultivado, bredado de birdoj kaj brutoj. En 1936 estis establita kooperativo "Vojo de Lenin" (ruse артель "Путь Ленина"), fabrikinta ĉaregojn, sledojn, barelojn, kestojn[4].
En la Dua mondmilito pereis 128 vilaĝanoj, omaĝe al ili sur la bordo de rivero Karga estis starigita obelisko[5][4].
En 1950 ĉiuj kolĥozoj de la vilaĝa konsilio estis unuigitaj je kolĥozo de Stalin, kies ĉefsidejo estis en Knjaĵevo. En 1960 ĝi aliĝis al sovĥozo "Tjumenskij"[8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.