![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bc/Dulces_sue%25C3%25B1os._Sweet_dreams_%2528RPS_31-10-2009%2529.png/640px-Dulces_sue%25C3%25B1os._Sweet_dreams_%2528RPS_31-10-2009%2529.png&w=640&q=50)
Kliŝo
trouzita ideo aŭ esprimo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kliŝo estas teĥnika vorto de presado kiu signifas antaŭfaritan preselementon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bc/Dulces_sue%C3%B1os._Sweet_dreams_%28RPS_31-10-2009%29.png/640px-Dulces_sue%C3%B1os._Sweet_dreams_%28RPS_31-10-2009%29.png)
Laŭ Francisko Azorín kliŝo estas Fotografia negativo, fiksita sur vitro por fari kopiojn. Metala plato sur kiu estas inverse reproduktita presota bildo.[1] Li indikas etimologion el la franca cliché, vorto elpensita de tipografistoj dum la 19 jc. Kaj li aldonas la terminojn kliŝi, por fari kliŝon de io, kaj aŭtotipia kliŝo kaj galvana kliŝo.[2]
Kliŝo ankaŭ estas tro uzata frazo, ekzemple: Esperanto estas lingvo de estonto. Kliŝa estas sinonimo de stereotipa, kaj ankaŭ signifas: banala, maloriginala (PIV2).