altiĝo de la mezumaj temperaturoj de atmosfero kaj oceanoj de Tero ekde la 19-a jarcento From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutmonda varmiĝo estas nuntempe progresanta plialtiĝo de la averaĝa temperaturo de la atmosfero kaj oceanoj de la Tero kaj ties rilataj efikoj. La termino klimata ŝanĝiĝo referencas al ĉiu ajn historia ŝanĝiĝo de la klimato. Multaj linioj de scienca pruvaro montras, ke la klimata sistemo varmiĝas.[1][2] La nuntempa plialtiĝo de la tutmonda averaĝa temperaturo estas pli rapida ol antaŭaj ŝanĝoj, kaj estas okazigita ĉefe pro tio ke homoj brulas fosiliajn brulaĵojn.[3][4] Uzado de fosiliaj brulaĵoj, senarbarigo, kaj kelkaj praktikoj fare de agrikulturo kaj industrio pliigas la elsendojn de forcejaj gasoj, ĉefe de karbona dioksido kaj de metano.[5] Forcejaj gasoj absorbas iom de la varmo kiun la Tero radias post ĝi varmiĝas el la sunlumo. Plej grandaj kvantoj de tiuj gasoj kaptas pli da varmo en la malalta atmosfero de la Tero, okazigante la tutmondan varmiĝon.
Pro la klimata ŝanĝiĝo, dezertoj estas ampleksiĝantaj, dum varmondoj kaj incendioj en naturo estas iĝantaj pli kaj pli oftaj.[6] Pliiĝanta varmiĝo en Arkto estas kontribuanta al fandado de permafrosto, retiriĝo de glaĉeroj ekde 1850 kaj perdo de marglacio.[7] Pli altaj temperaturoj estas okazigintaj ankaŭ pli intensajn uraganojn, sekegon, kaj aliajn ekstremajn veterojn.[8] Rapida media ŝanĝo en montoj, koralrifoj, kaj Arkto estas pelanta multajn speciojn relokiĝi aŭ eĉ formortiĝi.[9] Eĉ se la klopodoj por malpliigi estontan varmiĝon estas sukcesaj, kelkaj efikoj pluos dum jarcentoj. Inter tiuj menciendas oceanvarmiĝo, oceana acidiĝo kaj marnivela leviĝo.[10]
La tutmonda varmiĝo minacas la popolojn per pliiĝantaj inundoj, ekstrema varmo, pliiĝanta manko de manĝaĵoj kaj de akvo, pliiĝo de malsanoj, kaj ekonomiaj perdoj. Ankaŭ homa migrado kaj tiurilataj konfliktoj povas esti rezulto de la tutmonda varmiĝo.[11] La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) konsideras la klimatan ŝanĝon la plej granda minaco al la tutmonda sano en la 21-a jarcento.[12] Socioj kaj ekosistemoj suferos pli severajn riskojn sen adoptado de decidoj kiuj mildigu la varmiĝon.[13] Adaptado al klimata ŝanĝiĝo pere de klopodoj kiel inundo-kontrolo aŭ uzado de sekeg-rezistaj kultivoj parte povus malpliigi la riskojn de la klimata ŝanĝo, kvankam bedaŭrinde jam oni atingis kelkajn limojn al tia adaptado.[14] Pli malriĉaj landoj estas responsaj de pli malgranda parto de la tutmondaj elsendoj, sed ankaŭ havas malpli grandan kapablon adaptiĝi kaj estas pli frapeblaj de la klimata ŝanĝo.
Multajn efikojn de la klimata ŝanĝo jam oni sentis je la nuntempa varmigonivelo de 1.2 °C. Aldona varmigo pliigos tiujn efikojn kaj povas malbonigi la endanĝerigitajn lokojn, kiel ĉe la fandado de la Gronlanda glacikovro.[15] Laŭ la Pariza interkonsento de 2015, la landoj kolektive interkonsentis teni varmigon "bone sub 2 °C". Tamen, kadre de plendoj pri la interkonsento, la tutmonda varmiĝo ankoraŭ atingos ĉirkaŭ 2.7 °C je la fino de la jarcento.[16] Limigi la varmigon al 1.5 °C postulos duonigi la elsendojn je ĉirkaŭ 2030 kaj atingi elsendojn nulajn ĉirkaŭ 2050.[17]
Malpliigi elsendojn postulas generadon de elektro el fontoj kun malmulta aŭ neniu karbono anstataŭ bruligi fosiliajn brulaĵojn. Tiu ŝanĝo inkludas iompostioman malpliigon de la uzado de elektraj centraloj nutritaj el karbono kaj natura gaso, pliigon de uzado de venta, suna, nuklea energioj kaj aliaj tipoj de renovigeblaj energio, kaj reduktadon de energikonsumado. Necesas, ke elektro generita el fontoj kiuj ne elsendas karbonon anstataŭu la fosiliajn brulaĵojn por akiri energion por transportado, varmigado (respektive malvarmigado) de konstruaĵoj, kaj funkciado de industriaj instalaĵoj.[18][19] Karbono povas esti ankaŭ forigita al la atmosfero, ekzemple pere de pliigo de la arbara kovro kaj agtikulturo per metodoj kiuj kaptu karbonon en la grundon.[20]
Nuntempe eblas konstati ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero de nia planedo. En la lastaj tridek jaroj la averaĝa temperaturo sur la tergloba surfaco plialtiĝis 0,5 °C. La homo kaŭzis tion per enaerigo de metano, karbona dioksido, kaj aliaj forcejaj gasoj ekde la industriigo.
La natura forceja efiko igas la atmosferon 3 celsiajn gradojn pli varma, ĉefe pro la akvovaporo, la plej grava forceja gaso. Sen konsidero de aliaj ŝanĝoj diras teorio, ke plimultigo de la karbona dioksido en la atmosfero kaŭzas plivarmigon de la planeda surfaco.
La Interregistara Komitato pri Klimata Ŝanĝiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, subtenate de la naciaj sciencaj akademioj de la G8-ŝtatoj, esprimis sciencan prijuĝon, laŭ kiu la mezuma planeda temperaturo ekde la komenco de la 20-a jarcento plialtiĝis 0.6 ± 0.2 celsiajn gradojn kaj plej "multe el la varmiĝo observata dum la lastaj 50 jaroj estas atribuebla al homaj agadoj". Restas necerta la amplekso de la klimata ŝanĝo, kiun oni observos estonte.
Antropoceno estas proponita geologia epoko de la tera historio, kiu komenciĝus ekde la komenco de grandaj homaj influoj al geologio kaj ekosistemoj de la Tero. Unu el la plej gravaj el tiuj homaj influoj estas interalie homkaŭzita tutmonda varmiĝo.
La ciferoj de la Brita Meteologia Oficejo indikas, ke la jaroj ekde 2000 estis meznombre 0,18 °C (0,32 ℉) pli varmaj ol la 1990-aj jaroj. Ekde la 1970-aj jaroj ĉiu jardeko vidas pliigon de proksimume la sama skalo. La unua jardeko de 21-a jarcento estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, deklaris en decembro 2009 la Brita Meteologia Oficejo kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (mallonge: MOM). 2009 estis verŝajne la kvina plej varma en 160-jara observado. MOM sciigis, ke tutmondaj temperaturoj estas 0,44 °C (0,79 ℉) super la longatempa ordinara temperaturo. "Ni vidis superajn mezumajn temperaturojn en pluraj kontinentoj, kaj nur en Nordameriko regis kondiĉoj kun plu malvarmaj temperaturoj ol mezume," diris la Ĝenerala Sekretario de WMO Michel Jarraud. "Ni estas en varmiĝa tendenco - ni tute ne dubas pri tio."
Ĉe tio NASA sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj", inkluzive de danke al influo de El Niño. Aliaj esploristoj, kvankam, kredas pli probable, ke temperaturoj restos stabilaj dum unu jardeko ĉar aliaj naturaj cikloj tenas la oceanan surfacon relative malvarmeta, rapida varmiĝo probable alvenos poste.[21]
La mediaj efikoj de la klimata ŝanĝo estas grandaj kaj longatingaj, damaĝante oceanojn, glacion kaj la veteron ĝenerale. Ŝanĝoj povas okazi laŭgrade aŭ rapide. La pruvaro por tiuj efikoj venas el studado de la klimata ŝanĝo en la pasinteco, el modelado, kaj el modernaj observoj.[22] Ekde la 1950-aj jaroj, sekego kaj varmondoj estis aperintaj samtempe kun pliiĝanta ofteco.[23] Ekstreme malsekaj aŭ sekaj eventoj ene de la periodo de la musono pliiĝis en Barato kaj en Orienta Azio.[24] La pluvindico kaj intenseco de uraganoj kaj tajfunoj plej verŝajne estas pliiĝanta,[25] kaj la geografia teritorio plej verŝajne estas etendiĝante al polusoj kiel konsekvenco de la klimata varmigo.[26] Ofteco de tropikaj ciklonoj ne pliiĝis kiel rezulto de la klimata ŝanĝo.[27]
Tutmonda marnivelo estas plialtiĝante kiel konsekvenco de la glacia fandiĝo, nome de la fandiĝo de la Gronlanda kaj de la Antarkta glacitavoloj, kaj de la termika etendo. Inter 1993 kaj 2020, la plialtiĝo pliiĝis laŭlonge de la tempo, averaĝe 3.3 ± 0.3 mm jare.[29] Laŭlonge de la 21a jarcento, la IPCC antaŭvidas, ke en supozebla okazo de tre altaj elsendoj la marnivelo povus plialtiĝi je 61–110 cm.[30] Pliiĝanta oceanvarmo estas malfortiĝanta kaj minacanta dispecigi la Antarktajn glaĉerpecojn, riskante grandan fandadon de la glacitavolo[31] kaj la eblon de 2-metra marnivela plialtiĝo ĉirkaŭ 2100 se pluas altaj elsendoj.[32]
Klimata ŝanĝo kondukis al jardekoj de malpliiĝo kaj maldikiĝo de la Arkta glacitavolo.[33] Kvankam oni supozas, ke senglaciaj someroj estos raraj je 1.5 °C gradoj de varmiĝo, ili povus okazi unufoje ĉiun trian ĝis dekan jaron je varmiĝnivelo de 2 °C.[34] Pli altaj atmosferaj koncentriĝoj de CO2 kondukis al ŝanĝoj en la oceana kemikompono. Pliiĝo en la dissolvo de CO2 estas okazigante, ke oceanoj acidiĝas.[35] Krome, la oceanaj oksigen-niveloj estas malpliiĝantaj ĉar oksigeno estas malpli solvebla en pli varma akvo.[36] Tiel mortaj zonoj en la oceanoj, nome regionoj en kiuj estas malmulta oksigeno, estas etendiĝantaj.[37]
Pli altaj gradoj de pliiĝo de tutmonda varmiĝo pliigas la riskon suferi riskopunktojn — sojloj trans kiuj precizaj efikoj ne plu estos eviteblaj eĉ se oni malaltigas la temperaturojn.[38][39] Ekzemplo estas la kolapso de la glacitavoloj de Okcidenta Antarkto kaj de Gronlando, kie temperatura plialtiĝo de 1.5 ĝis 2 °C povas fari, ke la glacitavoloj fandiĝu, kvankam la temposkalo de fandiĝo estas necerta kaj dependas de estonta plivarmiĝo.[40][41] Kelkaj grand-skalaj ŝanĝoj povas okazi subite en neatendite mallonga tempoperiodo, kiel malfunkciiĝo de kelkaj marfluoj kiel ĉe la Atlantika Turnofluo Sudena (AMOC).[42] Aliaj riskopunktoj povas esti ankaŭ nerenversebla damaĝo al ekosistemoj kiel ĉe la Amazona pluvarbaro kaj la koralrifoj.[43]
Inter long-daŭraj efikoj de la klimata ŝanĝo en oceanoj menciindas plue glacifando, oceanvarmiĝo, plialtigo de la marnivelo kaj la oceana acidiĝo.[44] Laŭ temposkalo de jarcentoj ĝis jarmiloj, la enormeco de la klimata ŝanĝo estas markita ĉefe de la antropogenaj elsendoj de CO2. Tio okazas pro la longa atmosfera vivodaŭro de la CO2.[45] La oceana enpreno de CO2 estas tiom malrapida ke la oceana acidiĝo pluos dum centoj ĝis miloj da jaroj.[46] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiuj elsendoj estis plilongigintaj la nunan interglacian periodon ĉe almenaŭ 100 000 jaroj.[47] La plialtigo de la marnivelo pluos dum multaj jarcentoj, kaj oni ĉirkaŭkalkulis plialtiĝon de 2.3 m/ °C post 2000 jaroj.[48]
Lastatempa varmiĝo pelis multaj surterajn kaj nesalakvajn speciojn direkte al polusoj kaj al pli altaj altitudoj.[49] Pli altaj atmosferaj niveloj de CO2 kaj etendiĝintaj kreskosezono rezultis en tutmonda verdiĝo. Tamen, varmondoj kaj sekego estis malpliigintaj vla produktivecon de la ekosistemoj en kelkaj regionoj. La estonta ekvilibro de tiuj kontraŭaj efikoj ne estas klara.[50] La klimata ŝanĝo kontribuis al la ekspansio de pli sekaj klimataj zonoj, same kiel al la ekspansio de dezertoj en la subtropikoj.[51] La grando kaj rapido de la tutmonda varmiĝo estas faranta nedeziratajn subitajn ŝanĝojn en la ekosistemoj.[52] Ĝenerale, oni timas, ke la klimata ŝanĝo rezultos en la formorto de multaj specioj.[53]
La oceanoj varmiĝis pli malrapide ol la tero, sed plantoj kaj oceanaj animaloj estas migrantaj al la pli malvarmaj polusoj pli rapide ol la surteraj specioj.[54] Ĝuste same kiel surtere, varmondoj en la oceano okazas pli ofte pro la klimata ŝanĝo, damaĝante ampleksan gamon de organismoj kiel koraloj, algoj, kaj marbirdoj.[55] Oceana acidiĝo malhelpas la kalciiĝo de marorganismoj kiel mituloj, ciripedojs kaj koraloj por produkti ŝelojn kaj skeletojn; kaj varmondoj blankigis la koralrifojn.[56] Aperego de damaĝaj algoj helpita de la klimata ŝanĝo kaj de eŭtrofiĝo de pli malaltaj oksigenniveloj, damaĝas la manĝoretojn kaj okazigas grandan perdon de marvivantuloj.[57] La marbordaj ekosistemoj estas sub aparta danĝero. Preskaŭ la duono de la tutmondaj malsekejoj malaperis pro la klimata ŝanĝo kun aliaj efikoj de la homa agado.[58]
|
La efikoj de la klimata ŝanĝo estas tuŝantaj homojn ie ajn en la mondo. La efikojn oni povas observi en ĉiuj kontinentoj kaj oceanaj regionoj,[65] kun malaltaj latitudoj, en kiuj malplej disvolviĝintaj areoj frontas la plej grandajn riskojn.[66] Kontinua varmiĝo eventuale okazigas "severajn, ĝeneralajn kaj nereverteblajn efikojn" por la personoj kaj por la ekosistemoj.[67] La riskoj estas malegale distribuataj, sed estas ĝenerale pli grandaj por la malriĉaj sociekonomiaj tavoloj kaj en disvolviĝantaj kaj en disvolvigitaj landoj.[68]
La MOS klasigis la klimatan ŝanĝon kiel la plej granda minaco al la tutmonda sano en la 21-a jarcento.[69] Ekstrema vetero kondukas al mortoj kaj suferigoj,[70] kaj malsukcesoj de rikoltoj rezultas en malsufiĉa nutrado.[71] Variaj infektaj malsanoj estas pli facile transigeblaj en pli varma klimato, kiel la dengo kaj la malario.[72] Infanoj estas la plej vundeblaj pro malabundo de manĝaĵoj. Kaj infanoj kaj maljunuloj estas vundeblaj pro la ekstrema varmo.[73] La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ĉirkaŭkalkulis, ke inter 2030 kaj 2050, la klimata ŝanĝo okazigos ĉirkaŭ 250 000 kromajn mortojn jare. Ili pritaksis mortojn pro ekspono al varmo ĉe plej aĝuloj, pliiĝoj en diareo, malario, dengo, en ĉemarbordaj inundoj, kaj pro malsufiĉa nutrado ĉe infanoj.[74] Oni ĉirkaŭkalkulis 500 000 kromajn mortojn de plenkreskuloj jare ĉirkaŭ 2050 pro la malpliiĝo de la manĝodisponeblo kaj de ĝia kvalito.[75] Ĉirkaŭ 2100, 50% ĝis 75% de la tutmonda populacio povus fronti klimatajn kondiĉojn kiuj estos viv-minacaj pro kombinitaj efikoj de ekstremaj varmo kaj humideco.[76]
La klimata ŝanĝo endanĝerigas la nutrosekurecon. Ĝi jam okazigis reduktadon en la tutmondaj rikoltoj de maizo, tritiko kaj sojo inter 1981 kaj 2010.[77] Estonta varmiĝo povus plue redukti la totalajn tutmondajn produktadojn de la ĉefaj manĝoproduktoj.[78] La agrikultura produktiveco probable estos negative tuŝita en landoj de malaltaj latitudoj, kvankam la efikoj en nordaj latitudoj povus esti ĉu pozitivaj ĉu negativaj.[79] Ĝis kromaj 183 milionoj da personoj tutmonde, precize ĉe tiuj de plej malaltaj enspezoj, estas je risko de malsatego kiel konsekvenco de tiuj efikoj.[80] La klimata ŝanĝo ankaŭ damaĝas la populaciojn de fiŝoj. Tutmonde, estos malpli da fiŝoj fiŝkapteblaj (fiŝkaptotaj).[81] Regionoj dependantaj de glaĉera akvo, regionoj kiuj estas jam sekaj, kaj malgrandaj kaj malaltaj insuloj havas pli altan riskon de akvomanko pro la klimata ŝanĝo.[82]
Ekonomiaj perdoj pro la tutmonda varmiĝo povas esti severaj kaj estas eblo de katastrofaj konsekvencoj.[83] La klimata ŝanĝo plej verŝajne jam pliigis la tutmondan ekonomian malegalecon, kaj oni supozas, ke tiu tendenco kontinuos.[84] Oni supozas, ke plej el la severaj efikoj okazos en sub-Sahara Afriko, kie plej granda parto de lokanoj estas dependantaj el naturaj kaj agrikulturaj rimedoj,[85] kaj en Sudorienta Azio.[86] La Monda Banko ĉirkaŭkalkulas, ke la tutmonda varmiĝo povus meti ĉirkaŭ 120 milionojn da personoj en malriĉeco ĉirkaŭ 2030.[87]
Malegalecoj bazitaj sur la riĉeco kaj la socia statuso malboniĝis pro la tutmonda varmiĝo.[88] Ĉefaj malfacilaĵoj por mildigi, adaptiĝi kaj rekuperiĝi el frapoj de la klimata ŝanĝiĝoj estas suferataj de marĝenaj personoj kiuj havas malpli da kontrolo super rimedoj.[85][89] Indiĝenaj popoloj, kiuj eltenas sin pere de siaj teroj kaj ekosistemoj, frontos endanĝeriĝon el siaj bonfarto kaj vivostiloj pro la tutmonda varmiĝo.[90] Fakula esplorado konkludis, ke la rolo de la klimata ŝanĝo en la militoj estis malgrandaj kompare kun faktoroj kiel la soci-ekonomia malegaleco kaj la ŝtataj kapabloj.[91]
Malaltaj insuloj kaj marbordaj komunumoj estas minacataj de la plialtiĝo de la marnivelo, kiu faras inundojn pli oftaj. Foje, la tero permanente perdiĝas al la maro.[92] Tio povus rezulti en la senŝtateco por popoloj el insulaj landoj, kiel Maldivoj and Tuvalo.[93] En kelkaj regionoj, la plialtiĝo de la temperaturo kaj de la humideco povus esti tro akra por ke homoj povu adaptiĝi al tio.[94] En la plej malbonaj de la antaŭsupozoj pri la tutmonda varmiĝo, modeloj supozas, ke preskaŭ unu triono de la homaro povus vivi en ekstreme varmaj kaj neloĝeblaj klimatoj, similaj al la klimato de Saharo.[95] Tiuj faktoroj povas rezulti en pro-media amasmigrado, kaj ene kaj inter landoj.[11] Oni timas, ke plej granda parto de la loĝantaroj estos translokigita pro l plialtiĝo de la marnivelo, la ekstrema vetero kaj konfliktoj pro pliiĝanta konkurenco por la naturaj rimedoj. La klimata ŝanĝo povus ankaŭ pliigi la vundebleco, konduke al situacioj de "kaptitaj populacioj" kiuj ne kapablus translokiĝi pro manko de rimedoj, kio jam estas iel okazanta en la eksterleĝa migrado tra Mediteraneo en nehumanaj kondiĉoj, foje mortigaj.[96]
|
Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas en 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Aŭtoroj asertas, ke la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. Laŭ ili ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.
La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris kunaŭtoro de la esploro Lonnie Thompson. La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.[102]
La raporto el 2007 de la Interregistara Spertularo pri klimata ŝanĝiĝo (angle IPCC) projektis altiĝon de marnivelo de inter 28 kaj 43 cm dum ĉi tiu jarcento. Sed ĝi agnoskis, ke ĉi tiu estas preskaŭ certe subtaksata cifero, ĉar kompreno de kiel glacio kondutas ne estis sufiĉe bona por fari fidindajn projekciojn.[103]
Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj en septembro 2009, montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis dufoje pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.[103]
En novembro 2009 la revuo "Science" publikis esploron laŭ kiu la glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj, kio akcelas altiĝon de la marniveloj. Ĉiujare malaperas de 273 000 milionoj da tunoj da glacio. Por la periodo 2000-2008, degelo de gronlanda glacio altigis marnivelojn je mezume 0,46 mm ĉiun jaron. Ekde 2006 estas klara pliigo al 0,75 mm ĉiun jaron. "Sed ni havis tri tre varmajn somerojn, kaj tio estas akcelanta la degelon konsiderinde", diris la esploristo Michiel van den Broeke de la Universitato Utrecht (Nederlando). "Ĉu ĉi tio daŭros, mi ne povas diri, sed ni kompreneble atendas, ke la klimato fariĝos pli varma estonte." Entute, marniveloj estas altiĝantaj je proksimume 3 mm ĉiun jaron, ĉefe ĉar marakvo estas vastiĝanta samtempe kiam ĝi varmiĝas.
Degelo sur la glacia surfaco agas kiel "retro-mekanismo", Dro van den Broeke klarigis, ĉar la likva akvo sorbas pli kaj reflektas malpli de la envenanta sunradiado - kio rezultas je varmigo de la glacio. "Varmiĝo super Gronlando kaŭzis la pligravigon de degelo, kaj tio ankaŭ akcelas la retro-procezon," li diris. "Tre probable la oceanoj ankaŭ varmiĝis, kaj tio probable klarigas la akcelon de ellasejo de glaciejoj ĉar ili varmiĝis de malsupre."
La novaj esploroj montras, ke en Gronlando, proksimume duono de la perdo venas el pli rapida fluo al la oceanoj, kaj la alia duono venas el ŝanĝoj sur la glacikovraĵo mem, ĉefe surfaca degelo. Danke al la satelita misio Grace, uzita en ĉi tiu studo, estas konite, ke la plimulto de la amaso perdiĝas en la sudorienta, sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj ĉe malaltaj altecoj kie la aero ĝenerale estas pli varma ol ĉe altaj altitudoj. Degelo de la tuta glacitavolo altigus marajn nivelojn tutmonde je proksimume 7 metroj.[103]
Se la niveloj de oceanoj kaj maroj plialtiĝos pro tutmonda varmiĝo, tiam iuj insuloj kaj kontinentaj marbordoj subakviĝos, kaj sekve multaj homoj migros.
Pri la aktualaj marfluoj, de kiuj tre dependas multaj regionaj klimatoj, estas neniu certeco ke ili ne estas jam ekŝanĝiĝantaj kaj trajektorie kaj temperature. Tiaj ŝanĝoj povus kaŭzi estontece novajn klimatojn en kelkaj regionoj de la terglobo. La klimataj ŝanĝoj en tiuj regionoj kaŭzos perturbon en la ekologia sistemo, kaj al ĉiuj estaĵoj tie vivantaj.
En oktobro 2009 la brita ĉefministro Gordon Brown deklaris, ke Britio alfrontos "katastrofajn" inundojn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo. Do, li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj en Londono, kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke "ne estas plano B". "La eksterordinara somera varmondo de 2003 en Eŭropo rezultis je super 35 000 ekstraj mortoj. Laŭ aktualaj tendencoj, tiela evento povus fariĝi tre rutina en Britio post nur kelkaj jardekoj. Kaj ene de la vivdaŭro de niaj infanoj kaj nepoj la varmegaj temperaturoj de 2003 povus fariĝi mezuma temperaturo vaste spertataj tra Eŭropo", diris Gordon Brown. Laŭ li, la kostoj de tiu estus pli granda ol la efikoj kaj de mondmilitoj kaj la Granda Depresio kombinitaj. La mondo alfrontus pli da konfliktoj estigitaj de vasta migrado pro klimatŝanĝiĝo kaj rezulte de tio en 2080 1,8 miliardo da homoj povus suferi pro manko de akvo.[104]
Kelkaj sektoroj ĉu de politikistoj ĉu de la industria etoso aktive propagandis kontraŭ la scienca evidento, ke ekzistas ĉu tutmonda varmiĝo ĉu almenaŭ klimata ŝanĝo. Tiuj politikaj sektoroj direktas sin al la dekstra flanko, dum la industridevena sektoro de neadistoj celas protekti sian interesojn super la ĝenerala bonfarto kaj rajto al akceptebla medio. Ankaŭ financistoj helpas tiun neadismon dupolusan (vidu ekzemple artikolon pri Familio Koch).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.