Klienta ŝtato
ŝtato ekonomie, politike, aŭ milite dependa de alia ŝtato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klienta ŝtato estas unu el pluraj konceptoj, kies celo estas priskribi la subigon de unu ŝtato al alia ŝtato, pli forta ol ĝi, en internaciaj rilatoj. Ĉi tiu koncepto estas la malplej specifa koncepto inter ĉi tiu familio de konceptoj, kiu ankaŭ inkluzivas satelitan ŝtaton aŭ marionetan ŝtaton, novkolonion, protektoraton aŭ patronŝtaton, vasalŝtaton kaj tributan ŝtaton (kiu pagas specialajn impostojn = tributojn al la potenca ŝtato). La ideo, ke ekzistas hierarkio inter la ŝtatoj, kaj iuj dependas en unu grado aŭ alia de la aliaj, kontraŭdiras la ideon de vestfalia suvereneco, laŭ kiu ĉiu ŝtato estas suverena ento egala al iu alia [1].