Kikero
genro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kikero (Cicer) estas genro de herboj, el kiuj la plej konata specio (Cicer arietinum L., ankaŭ fojfoje Cicer arientinium L.) estas unujara herbo kun pinataj folioj, unuopaj floroj, kvazaŭ pufaj guŝoj. La guŝoj povas enteni blankajn, flavajn, ruĝajn aŭ nigrajn, angulecajn grajnojn. La junaj guŝoj kaj la maturaj grajnoj estas manĝataj. Oni povas produkti farunon, nome kikerfaruno, el la grajnoj de tiuj plantoj, kiu poste povas esti uzata ekzemple por fritaĵoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kikero | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||||||
Fermi