Guŝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Guŝo, aŭ legumeno, estas unufaka malfermfrukto de la fabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn (valvojn), kiuj disiĝas ĉe maturiĝo. Guŝsemoj estas vastege uzataj kiel homa kaj bruta nutraĵo. La plej konataj specoj de guŝsemoj nomiĝas faboj kaj fazeoloj. Oni ne konfuzu guŝon kun silikvo, la dufaka malfermfrukto de brasikacoj.