Kienersrüti

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Kienersrütimap

Kienersrüti estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 48 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj former municipality of Switzerland • vilaĝo ...
Kienersrüti
Thumb
Blazono de Kienersrüti
Blazono de Kienersrüti
Thumb
Vojindikilo al Kienersrüti
Vojindikilo al Kienersrüti
former municipality of Switzerland vilaĝo
Kantono Berno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Seftigen
Koordinatoj 46° 47′ 50″ N  33′ 40″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj48
Areo0,74 km²
Alteco579 m super marnivelo
Poŝtkodo3628
Komunumkodo0871
Thumb
Mapo de Kienersrüti
Mapo de Kienersrüti
vdr
Fermi

Geografio

Kun nur 48 loĝantoj kaj areo de malpli ol unu kvadratkilometo Kienersrüti estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Kantono Berno. Ĝi situas en la Svisa Mezlando en la valeto de la rojo Limpach, alfuanto de Aro. La komunumo konsistas el la setlejoj Kienersrüti (sur alteco de 579 m s.m. sur teraso oriente de la rojo Limpach) kaj Schürmatt (sur alteco de 581 m s.m. norde de Kienersrüti), krome al la komunumo apartenas kelkaj izolitaj bienoj. La okcidentan limon formas la rojo Limpach, en nordo leviĝas la suda fino de la montoĉeno de Belpberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,74 km², de kiuj 11,8% estas kovritaj de arbaro, 85,5% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Kienersrüti limas en nordo al Kirchdorf, en oriento al Uttigen, en sudo al Uetendorf, kaj en okcidento al Noflen.

Trafiko

Kienersrüti situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas tra flankaj vojetoj tra Uttigen kaj Noflen. Laŭlonge de la nordorienta komunumlimo pasas la vojo n-ro 1229 de Uttigen al Kirchdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 5 kilometrojn oriente apud Kiesen. Kienersrüti ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Kienersrüti datiĝas nur el la jaro 1676 kiel Kienersrütte. Supozeble en Kienersrüti post la reformacio en la jaro 1528 estis atribuita al la tribunalo Mühledorf sub al alta jurisdikcio de la Kampartribunalo de Seftigen.[3] Dum pluraj jarcentoj Kienersrüti apartenis al Amsoldingen kaj estis servuto de la preĝejmastroj. Post 50-jara tribunala lukto Kienersrüti liberiĝis de servuteco kaj konstituiĝis en la jaro 1742 kiel propra komunumo. Post la fino de la Helveta Respubliko Kienersrüti estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Thun.[4]

Vidindaĵoj

La vidindaĵo de la komunumo estas la tiel nomita Fornodomo (en la germana lingvo Ofenhaus), tipa berna kamparandomo, kiu estis renovigita en la jaro 1996 per laboro de volontuloj el la komunumo, kaj nun servas kiel komunuma domo kaj ankaŭ lueblas por kunvenoj kaj renkontiĝoj de asocioj.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.