Kecalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kecalo, brilkecalo aŭ kvecalo estas speco de birdo (Pharomachrus mocinno) el la ordo de trogonoformaj, kun longa vosto, belkolora plumaro, vivanta en Centrameriko.
Tiu ĉi artikolo temas pri la birdospeco kecalo. Pri la samnoma valuto de la ŝtato Gvatemalo, kiu ricevis sian nomon laŭ la birdo, vidu la artikolon Gvatemala kecalo. |
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
kecalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla kecalo
Femala kecalo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pharomachrus mocinno (De la Llave, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Temas pri buntaspekta birdo de la familio de trogonedoj. Ĝi troveblas de suda Meksiko (sub Jukatano kaj ĉe la pacifika marbordo) ĝis okcidenta Panamo. Malkiel aliaj kecaloj, kiuj troviĝas ankaŭ en Sudameriko kaj orienta Panamo), la brilkecalo vivas nur en Centrameriko. Ekzistas du subspecioj: la pli norde hejma P. m. mocinno (Pablo de la Llave, 1832[1]) kaj P. m. costaricensis (Cabanis, 1869), la brilkecalo de Kostariko. Kostariko kaj Panamo estas la nuraj landoj, kie vivas konstante abundaj populacioj.
Tiu neotropisa birdo ludas gravan rolon en la mitoj de Mezameriko.