Kazuaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kazuaroj (Casuarius) estas aŭstralazia birdogenro al kiu apartenas tri specioj da neflugaj birdoj (sen kilo en sternumo) loĝantaj en tropikaj arbaroj de insulo Nov-Gvineo, apudaj insuloj kaj norda Aŭstralio. Ili manĝas ĉion: ĉefe fruktojn, sed ankaŭ fungojn, helikojn, insektojn, ranojn, serpentojn kaj ĉiajn bestetojn, pro kio ili estas veraj ĉiomanĝantoj. Ili vivas ĝis 40 aŭ 50 jaroj.
Kazuaro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Diverseco de kazuaroj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Suda kazuaro Casuarius casuarius | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La kazuaroj estas ne tre konataj birdoj, ĉar ili preferas kaŝi sin ene de malatingebla kaj malhela arbaro for de la homa ĉeesto. Estas tri specioj. el kiuj la plej konata estas la Suda kazuaro kiu loĝas ankaŭ en Aŭstralio kaj eĉ tiele ne estas tre konata. Ĝi estas la dua plej granda birdo en la lando kaj la tria en la mondo (post struto kaj emuo). Plenkreskuloj estas 1.5 ĝis 1.8 metrojn altaj kaj pezas ĉirkaŭ 60 kg. Ili havas nigran korpon kun longa, brilblua kolo kaj ruĝaj subaj partoj. Inoj estas -malkiel la plej multaj birdoj - pli grandaj kaj buntaj. Ili havas ostan kaskon surkape uzebla por serĉado inter arbustoj kaj herbo, do la ununura armita birdo. Krome ili havas longajn kaj danĝerajn krifojn (ĝis 12 cm). Ili rapidkuras (ĝis 50 km/h) kaj saltas ĝis 1.5 m. Ili ankaŭ estas bonaj naĝantoj.
En Nov-Gvineo la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.