Fruktomanĝulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fruktomanĝulo estas fruktomanĝanto. Ĝi povas esti ajna speco de herbivoro aŭ ĉiomanĝulo kie frukto estas preferata manĝospeco. Ĉar ĉirkaŭ 20% el ĉiuj mamulaj herbivoroj ankaŭ manĝas frukton, frugivorado aŭ fruktomanĝado estas konsiderita ofta inter mamuloj.[1] Ĉar frugivoruloj manĝas amason da fruktoj, ili estas tre dependaj de la abundo kaj nutrokunmetaĵo de fruktoj. Frugivoruloj povas aŭ utili frukt-produktantaj plantojn per disigado de semoj aŭ ili povas negative influi plantojn per digestado de semoj kune kun la fruktoj. Kiam ambaŭ la frukt-produktanta planto kaj la frugivora specio utilas per frukt-manĝada konduto ilia interagado estas nomita mutualismo.