reganto de Pollando kaj Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazimiro la 4-a, aŭ Kazimiro Andreo Jogajlido (naskiĝis la 30-an de novembro 1427 en Krakovo, mortis la 7-an de junio 1492 en Grodno) estis Grandduko de Litovio (1440-1492) kaj Reĝo de Pollando (1447 - 1492). Li estis pli juna filo de Jogajlo.
Kazimiro estis proklamita kiel grandduko de Litovio post murdo de Žygimantas Kęstutatis fare de partio de sendependeco de Pollando. Por la elekto li promesis rericevi terojn prenitajn de Pollando, kion li poste plenumis. Post morto de lia frato Ladislao de la 3-a oni lin invitis al la trono de Pollando. Longtempe li ne konsentis, ĉar lin ne lasis la litovia nobelaro, kiu maldeziris personan union kun Pollando, sed sub influo de sia patrino fine tamen Kazimiro konsentis. En junio 1447 li estis proklamita kiel pollanda reĝo. En la jaro 1454 li edziĝis al filino de imperiestro de la Sankta Roma Imperio Albreĥto la 2-a. Kazimiro havis 13 gefilojn.
Li intencis plifortigi la potencon de la Grandduko de Litovio; kiam ĉi tio malrezultis, li estis devigita plifortigi rajtojn de la nobelaro. En la jaro 1447 li proklamis privilegiojn de la nobelaro, garantiis al ili rajtojn de propraĵo je tero, libera forveturo eksterlande kaj rajto juĝi dependajn homojn. Ĉi tiaj privilegioj proklamis, ke terposedaĵojn kaj ŝtatajn postenojn en la Grandduklando Litovio povis ricevi nur la loka nobelaro. En lia regado en Pollando komenciĝis epoko de nobela anarkio. Li helpis per mono al studentoj. En la jaro 1468 li eldonis leĝaron, nome unua provo en sia ŝtato ordigi leĝojn. La 9an de oktobro 1468 li okazigis en Piotrków Trybunalski la unuan plenan duĉambran polan parlamenton nomata Sejmo kaj Senato de Krono de la Regno de Pollando kun lia ĉeesto kaj kompreneble kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) de tuta Pollando (la unua el ili okazis en Koło en Grandpolio). Dum lia regado la Ordeno de Germanaj Kavaliroj rezulte de la Dektrijara Milito (1454-66) subiĝis al Pollando. Kazimiro provis aligi Velikij Novgorod al la Grandduklando Litovia, sed senrezulte.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.