Kazarovo
mikrodistrikto en Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
mikrodistrikto en Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazarovo (ruse Казарово; tatare Кырынкүл, Kirinkul) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio). Antaŭe ĝi nomiĝis Kazarov-Jurtoj (ruse Юрты Казаровские, Jurti Kazarovskije). Loĝantoj origine estis siberiaj tataroj.
Kazarovo (Казарово) | |
kvartalo | |
Moskeo de Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid en Kazarovo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Казарово | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Kazarovka |
Situo | Kazarovo |
- koordinatoj | 57° 13′ 03″ N 65° 33′ 00″ O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625043 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vikimedia Komunejo: Kazarovo | |
Norde Kazarovo limas al ĉirkaŭurba ŝoseo, norde al somerdoma kooperativo Stepnoje, nordoriente al mikrodistrikto Melioratorov, oriente al SNT Berjozka, Kalinka, Jubilej, sudoriente al SNT Energetik, Neftjanik, sude al lago Krivoje, rivero Kazarovka kaj mikrodistrikto Neftjanikov. Komence de la 1860-aj jaroj apudaj akvejoj nomiĝis lago Kamiŝ (ruse Камыш, do Scirpo) kaj trafluejo de lago Litovskoje (ruse Литовское, do Litova)[1].
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis tataroj (77%)[2].
2002[2] | - | - | - | - | - | - | - | - |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 217 | - | - | - | - | - | - | - | - |
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 49 kortoj, en kiuj loĝis 149 viroj kaj 121 inoj. Vilaĝanoj kultivis 50 desjatinojn (54,6 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 90 ĉevalojn, 90 bovinojn, 120 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco, vendante lanugon ĝis po 300 rublojn jare, transportado de negocistaj varoj, kaptado kaj vendado de fiŝoj, kolektado de usko vendata po 40 ĝis 70 kopekojn kontraŭ plenĉaro, faris baston el kiu ili faris ŝnurojn, kolektadis salikajn ŝelojn por ledfabrikoj. Uloj malsukcesaj pri tiaj aferoj, dungiĝis al ŝipoj ricevante 10 ĝis 25 rublojn somere[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.