![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Techo_de_Altamira_%2528replica%2529-Museo_Arqueol%25C3%25B3gico_Nacional.jpg/640px-Techo_de_Altamira_%2528replica%2529-Museo_Arqueol%25C3%25B3gico_Nacional.jpg&w=640&q=50)
Kaverno Altamira
kaverno en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Altamira estas kaverno havanta gravegan aron de prahomaj artaĵoj de Prahistorio.[1] Ĝi situas en la hispana municipo Santillana del Mar (Kantabrio), 2 km for de la vilaĝa centro kaj en samnoma herbejo.[2]
Kaverno Altamira | ||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||||||||||||||
cave with prehistoric art, monumento [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Supermara alteco | 95 msnm [+] | |||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 43° 22′ 37″ N, 4° 7′ 11″ U (mapo)43.376944444444-4.11975 | |||||||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||||||
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||||||
![]() |
||||||||||||||||||||||||||||||
Kaverno Altamira | ||||||||||||||||||||||||||||||
![]() |
||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Ĝin malkovris ĉasisto en 1868 en bieno de Marcelino Sanz de Sautuola. Tiu ĉi trovis la pentraĵojn en 1879 kaj iniciatis esploradon kaj diskonigon. Unue malkonfidite pro ties mirigaj aspekto kaj manieroj, la malkovro instigis drastan rebildigon pri la kapabloj de prahomoj. Profunde esplorite de la ĉefaj prahistoriistoj de ĉiu periodo, la arto de la kaverno fine estis taksita kiel paleolitika.
Oni faris la plej imponajn pentraĵojn kaj gravuraĵojn dum Magdalenio kaj Solutreo, sed aliajn ankaŭ dum la pli fruaj Gravetio[3] kaj komenco de Aŭrignacio (tion ĉi oni konstatis per uranio-datadmetodo). Ĉi tial oni certas, ke la kavernon uzis homoj dum almenaŭ 22 000 jaroj, en pluraj periodoj de Malfrua Paleolitiko: ekde antaŭ 35 600 jaroj ĝis antaŭ 13 000, kiam supra kaverna parieto enfalis kaj ŝtopis la enirejon. Ĉi tial, izolite de natura baro, la pentraĵoj konserviĝis en tre bona stato ĝis hodiaŭ.
La arta stilo en Altamira apartenas al la franca-kantabra skolo de prahistoria arto, en kiu rimarkindas la realeco de la figuroj. En la kaverno estas gravuraĵoj kaj plurkoloraj pentraĵoj figurantaj bestojn aŭ homformajn estaĵojn, kaj ankaŭ pentraĵoj abstraktaj kaj nefiguraj.
Ofte komparite kun majstraj verkoj de ĉiu arta genro, la kaverno Altamira estas ofte nomita Siksta Kapelo de kaverna arto.[4][5][6] Fakuloj daŭre laŭdas la belecon kaj majstrecon de la verko de Altamira: ĝi estas "la plej eksterordinara atesto de tia ĉi paleolitika arto",[7] "la enverkita kaverno, kiun oni plej frue malkovris kaj kiu ankoraŭ estas plej majesta" [8] kaj "se la [paleolitika] kaverna pentroarto estas ekzemplo de alta verko-kapablo, la kaverno Altamira estas ties plej impona verko".[9]
Unesko deklaris la kavernon Monda heredaĵo en 1985.[10] En 2008 en tiun deklaron oni inkluzivis ankaŭ aliajn 17 kavernojn en Eŭskio, Asturio kaj Kantabrio mem. La heredaĵaro oficiale nomiĝas Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio.[11] Proksime de la kaverno estas la Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira kun ekzakta kopio de la kaverno kaj ties pentraĵoj.