From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kavalkado de la Tri Reĝoj estas defilo de veturiloj tipa, en urboj de Hispanio, Andoro, Ĉeĥio, Pollando, en kelkaj urboj meksikaj de la subŝtato Guanajuato kiaj ĉe la municipo Irapuato kaj en la portugala urbo Monção, en kiuj aktoroj kiel la Tri Reĝoj (nome Melkioro, Gasparo kaj Baltazaro) kaj ties helpantoj ĵetas dolĉaĵojn aŭ ludiletojn al rifargantaj geinfanoj kiuj observas surstrate. Tio okazas plej ofte la vesperon de la 5-a de januaro. Tiu de Alcoy, Alikanto (Hispanio) estas konsiderata la plej antikva de Hispanio kaj eble de la mondo.
Tio okazas tradicie la vesperon de la 5-a de januaro kio supozigas malvarman veteron en la Norda Hemisfero. Laŭ tradicio la geinfanoj devas tuj enlitiĝi ĉar frumatene ili ricevas la donacojn alportitajn de la Tri Reĝoj kiujn ili jam mendis per letero.[1] Laŭ la tradicio se la infanoj malbone kondutis dum la pasinta jaro ili ricevas karboforman dolĉaĵon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.