Katiu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katiu, aŭ Taungataki,[1] estas atolo en la centra Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 23,5 km okcidente de la plej okcidenta punkto de Makemo.
Rapidaj faktoj atolo ...
Katiu | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 16° 25′ S, 144° 22′ U (mapo)-16.416666666667-144.36666666667 f1 | |
Longo | 27 kmf2 | |
Larĝo | 12,5dep1f3 | |
Areo | 232,5 (tero 10)dep1 w3f4 | |
Loĝantaro | 250 (2014) | |
Ĉefa loko | Toini | |
Fermi
Katiu preskaŭ havas ovalan formon. Ĝi longas 27 km kaj maksimume larĝas 12,5 km. Ĝia totala areo inkluzive la laguno estas 232,5 km2 kaj ter-areo de proksimume 10 km2. Estas multaj mallarĝaj insuloj je la nordorienta flanko de ĝia longa rifo kun totala land-areo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno estas konektita kun la oceano.
Katiu havis 250 loĝantojn en 2014. La ĉefokupoj estas fiŝkaptado, kopro-rikoltado kaj perlo-kultivado. La plej grava vilaĝo nomiĝas Toini; ĝi situas sur unu el la longaj insuloj de la nordorienta rifo.