![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Wesel_willibrordi_dom.jpg/640px-Wesel_willibrordi_dom.jpg&w=640&q=50)
Katedralo de Wesel
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vilibrorda katedralo (germane Willibrordi-Dom) en Wesel, Germanio, ekestis ekde 1498 ĝis 1540 kiel malfrugotika baziliko de kvin navoj. La turo starigita en 1478 estas transprenaĵo de la trinava gotika konstruaĵo ekestinta inter 1424 kaj 1480.
Katedralo de Wesel | ||
---|---|---|
![]() | ||
kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 51° 39′ 25″ N, 6° 36′ 37″ O (mapo)51.656856.610139 | |
![]() |
||
Katedralo de Wesel | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Wesel_willibrordi_dom.jpg/320px-Wesel_willibrordi_dom.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Wesel_willibrordi_dom_chor.jpg/320px-Wesel_willibrordi_dom_chor.jpg)
La Vilibrorda katedralo estas la urba preĝejo de Wesel, en kiu la protestantisma paroĥo solenas siajn diservojn. Ĉe la sabatoj antaŭ pasko kaj kristnasko kaj je specialaj okazoj oni festas ankaŭ ekumenismajn diservojn. Je elstaraj aranĝoj, ekzemple la fondado de urbĝemeleco la katedralo prezentas la solenejon. Okazas tie ankaŭ orgenkoncertoj kaj koncertoj kun religia muziko je partopreno de la eklezimuzikaj ensembloj de la katedralo, la katedrala ĥoro kaj la latunblova ensemblo. Krom tio en la katedralo okazas multaj aliaj artaj prezentadoj.