Kate MARA (27-an de februaro 1983 en Bedford, Novjorkio) estas usona aktorino.
Biografio
Mara estas filino de Timothy Christopher Mara, Scout ĉe la New York Giants, kaj Kathleen McNulty. Ŝi havas pli aĝan fraton (nome Daniel) kaj du pli junajn gefratojn, fraton Conor kaj fratinon Rooney Mara, kiu same estas aktorino.
Mara komencis en aĝo de 9 jaroj partopreni en muzikaj kaj teatraj prezentaĵoj de sia lernejo. Pli poste ŝi ludis pli poste en neamatora teatro.
Post kiam ŝi forlasis la scenejon, ludis ŝi en 1997 sian unuan rolon antaŭ kamerao en serio Law & Order. Ŝi aperis unuafoje en kinofilmo en 1999 en Joe the King. Ŝi estis ĉefrolino en 2005 en la hororfilmo Urban Legends: Bloody Mary kaj havis ankaŭ flankrolon en dramo Brokeback Mountain. Krom tio ŝi havis invitludon en kvin sekvoj de televida serio 24.
Ŝi akiris pli grandan konatecon en 2007 per siaj roloj en filmoj We Are Marshall kaj Shooter. En la sesa jarperiodo de HBO-serio Entourage, ŝi aperis en 2009 en kvar epizodoj kiel Brittany. Ŝi havis en 2010 kameo-rolon en la komiks-filmigo Iron Man 2. Ŝi ludis ankaŭ en televidaj serioj kiel Law & Order, diversaj serioj de CSI.
Filmografio
Kinofilmoj
- 1999: Joe the King
- 1999: Random Hearts
- 2002: Tadpole
- 2004: Time Well Spent (filmeto)
- 2005: Urban Legends: Bloody Mary (videofilmo)
- 2005: Brokeback Mountain
- 2005: The Californians
- 2006: Zoom
- 2006: Fireflies
- 2007: We Are Marshall
- 2007: Full of It
- 2007: Shooter
- 2008: Transsiberian
- 2008: Stone of Destiny
- 2009: Big Guy
- 2009: T Takes: Brooklyn '09 (2-epizoda filmo, videofilmo)
- 2009: The Open Road
- 2010: Happythankyoumoreplease
- 2010: Iron Man 2 (kameo-rolo)
- 2010: 127 Hours
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.