![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/Grey_Catbird.jpg/640px-Grey_Catbird.jpg&w=640&q=50)
Katbirdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Katbirdo aŭ Griza katbirdo (Dumetella carolinensis[1]) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas ĉefe en Nordameriko. Ĝi estas la ununura membro de la genro Dumetella. Kiel la Nigra katbirdo, ĝi estas inter la bazaj stirpoj de la Mimedoj.[2]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Katbirdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dumetella carolinensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Plenkreskuloj estas malhelgriza (ardezgriza) kun svelta, nigra beko kaj malhelaj okuloj. Ili havas longan malhelan voston, malhelajn gambojn kaj malhelan kronon preskaŭ nigran; ili estas tre kontraste rustokoloraj (brunruĝecaj) sub vostokomenco, tio estas subpuge.