From Wikipedia, the free encyclopedia
La kasuleto (el la okcitana caçolet kaj la franca cassoulet) estas regiona manĝ-specialaĵo el la franca regiono Langvedoko, surbaze de sekaj fazeoloj kaj viando. Origine, ĝi konsistis el faboj.
Eblas, ke la nomo kasuleto venas de la "cassole" (ujo el terakoto interne emajlita kun formo de senpinta konuso) fabrikita en Issel. Tio estas malnova kverela temo inter tri urboj : Castelnaudary, Carcassonne kaj Toulouse. La kverelaĵoj temas pri la origino de la kasuleto, pri ties konsisto kaj pri la gustaj kvalitoj de la kasuletoj preparitaj en tiuj urboj.
Por findecidi pri la demando, Prosper Montagné (Carcassonne, 1865 - Sèvres, 1948), langvedoka gastronomo iĝinta kuiristo en Toulouse uzis komparon : « La kasuleto estas la Dio de la okcitana kuirarto ; Dio la Patro estas la kasuleto de Castelnaudary, Dio la Filo tiu de Carcassonne kaj la Sankta-Spirito tiu de Toulouse. »
Laŭ PIV, "kasuleto estas raguo el semoj de fazeoloj, kun fileoj anseraj, pecoj el ŝafaĵo kaj porkaĵo, longe stufitaj."
Sed povas enesti, laŭ la lokoj kaj receptoj, ankaŭ viando de ansero, de anaso kaj aliaj viandoj aŭ legomoj.
Ankaŭ ekzistas vegetara varianto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.