From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kastelo de Lovasberény (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Cziráky [cirAki]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Lovasberény.
En tiu loko la unua domego estis konstruita en la 15-a jarcento. En 1698 grafo renovigis ĝin, krome li konstruis apude kapelon. En 1730 familio Cziráky akiris la kastelon kune kun la plena bieno. Inter 1763–1767 la kastelo estis renovigita, post jardeko la interna ornama korto estis kreita. La nuna klasikisma formo kreiĝis inter 1804–1810 fare de Antal Mózes Cziráky, samtempe kun la parko. Novaj aloj estis konstruitaj en 1850 laŭ planoj de Miklós Ybl. Plena renoviĝo okazis en 1943. Dum la socialismo la loka kolĥozo profitis la kastelon, tiutempe granda parto de la parko neniiĝis. Ekde 1996 malrapida renoviĝo okazis.
La unuetaĝa kastelo situas sola en rando de la vilaĝo, la kapelo kaj kelkaj kastelopartoj situas aparte, sed proksime. La fasado estas simetria, meze situas la portiko kun la ĉefenirejo. 4 kolonoj portas la timpanon.
La parko kun lago kaj montetoj estis kreita kiel pejzaĝa parko laŭ planoj de Antal Mózes Cziráky.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.