From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastamonu estas la distrikta ĉefurbo de la Provinco Kastamonu, Turkio. Laŭ la popolnombrado de 2000, la loĝantaro de la distrikto estas de 102 059 el kiuj 64 606 loĝas en la urba centro de Kastamonu.[1][2] La loĝantaro de la en 2010 estis 91 012.[3] La distrikto kovras areon de 1834 km²,[4] kaj la urbo kuŝas sur altaĵo de 904 m super marnivelo. Ĝi estas en la sudo de la provinco.
Kastamonu | |||
---|---|---|---|
urbo komunumo distrikto de Turkio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 148 931 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 23′ N, 33° 47′ O (mapo)41.38333333333333.783333333333 [+] | ||
Alto | 774 m [+] | ||
Areo | 1482 km² ( 148 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kastamonu [+] | |||
Oni supozas, ke la urbo estis fondita en la 18-a jarcento a.K. La urbo estis konata kiel Timonion (Τιμόνιον en greka) dum la greka kaj romiaj epokoj. La nomoŝanĝo datas de la 10-a jarcento p.K. Manuel Erotikos Komnenos, nome traka militisto kiu estis elstara generalo kaj la patro de la Bizanca imperiestro Isaak la 1-a Komnenos, ricevis terojn ĉe Kastamonu el la imperiestro Bazilo la 2-a kaj konstruis fortikaĵon tie nome Kastra Komnenon (Κάστρα Κομνηνών). Manuel estis notita e Bazilo la 2-a pro sia defendo, en 978, de Nikeo kontraŭ la ribelulo Bardas Skleros.[5] La nomo Kastra Komnenon estis mallongigita al Kastamone, kaj poste turkigita al Kastamoni kaj Kastamonu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.